La lupo


Verkita de Hermann Hesse (1907)
Enesperantigita de William Walter Patterson kaj helpintoj (1999,2000)
Neniam estis tiel kruele frida kaj longdaŭra vintro en la francaj montoj. Dum semajnoj la aero estis klara, freŝa kaj frida. Tage la grandaj deklivaj neĝokampoj blankete kuŝis, senfine sub la brilega blua ĉielo; nokte la luno transpasis super ili... malgranda klara kolera frosta luno... kaj sur la neĝo ĝia flava brilego bluetiĝis, aspektis kvazaŭ la esenco de frido. La vojoj kaj padoj estis dizertiĝintaj, precipe la pli altaj, kaj la homoj sidis, mallaboreme kaj grumblante en la vilaĝaj kabanoj. Nokte la fenestroj fosforeskis fume ruĝe en la blua lunlumo, kaj post nelonge malheliĝis.
Estis por la bestoj de la regiono malfacila tempo. Multaj el la malgrandaj bestoj kaj ankaŭ la birdoj frostmortis, kaj iliaj magraj kadavroj prediĝis por akcipitroj kaj lupoj. Sed ankaŭ la rabobestoj suferis pro malvarmo kaj malsato. Estis malmultaj lupofamilioj en la regiono kaj la aflikto pli intime bandigis ilin. Tage ili eliris unuope. Tie kaj tie unu el ili impetis tra la neĝo, magra, malsata, vigla, tiel sensona kaj kaŝema kiel fantomo, streta ombro glitas flanke de la lupo en la blankeco. Li turnis sian pintan muzelon en la venton kaj snufis, kaj de tempo al tempo emisiis sekan, turmentan ululon. Sed je nokto ili kuneliris kaj la vilaĝoj ĉirkaŭitis per plendaj ululoj. Brutaro kaj kokaro estis zorgeme enfermiĝita, kaj pafiloj kuŝis prete malantaŭ fortikaj ŝutroj. Nur malofte la lupoj povis kaptosalti sur hundon aŭ alian malgrandan predon, kaj du el la bando jam pafmortigitis.
La malvarmo daŭris. Ofte la lupoj kunpremiĝis por varmiĝi kaj kuŝis senmove kaj medite, triste aŭskultante al la morta kamparo ĉirkaŭ ili, ĝis unu el ili, torturita de malsato, eksaltis kun horora ululo. Tiam la aliaj turnis siajn muzelojn al li kaj tremis; kaj ĉiuj kune ekululis... terure, minace, morne.
Fine malgranda parto de la bando decidiĝis moviĝi. Frumatene ili forlasis siajn kavernojn, kolektiĝis, kaj flaris la frostan aeron dezirplene kaj ekscitiĝeme. Tiam ili startis kun rapida, regula troto. La restantoj rigardis ilin kun larĝaj vitrecaj okuloj, trotis kelke da paŝoj poste, haltis, staris je momento senmove kaj maldecideme, kaj lante reiris al siaj vakaj kavernoj.
Je tagmezo la iranta bando dividiĝis. Tri lupoj turniĝis orienten al la Svisa Jura kaj la aliaj iradis suden. La triaj estis belaj fortaj bestoj, sed timeginde marasmaj. Ilia kavaj heletaj ventroj estis tiel mallarĝa kiel rimenoj, iliaj ripoj elstaris kompatinde, iliaj buŝoj estis sekaj kaj iliaj okuloj estis pufiĝitaj kaj senesperaj. Ili profunde iris en la Jura. Je la dua tago ili mortigis ŝafon, je la tria hundon kaj ĉevalidon. Ĉiuflanke furiozaj kamparanoj ekĉasis ilin. Timo de la nekutimaj entrudiĝantoj sterniĝis tra la urbetoj kaj vilaĝoj de la regiono. La poŝtosledoĉaroj armiĝis; neniu iris senpafile el vilaĝo al alia.
Ĝuinte tian bonan manĝaĵon, la tri lupoj sentis sin kaj kontentaj kaj necertaj en la fremda ĉirkaŭaĵoj. Pli malprudentaj ol hejme iam, ili taglume eniĝis en stalon. La varma malgranda konstruaĵo pleniĝis pro blekado de bovoj kaj krakado de lignaj bariloj kaj obtuzabruado de hufoj, kaj la varma malsata spiro de la lupoj. Sed ĉi tiam personoj agis. Rekompenco estis metita sur la kapojn de la lupoj kaj intensigis la kuraĝon de la kamparanoj. Ili mortigis unuan lupon per pafo tra la kolo, la duan per hakilo. La tria eskapis kaj fuĝis ĝis li falis duonmorta en la neĝon. Li estis la plej juna kaj plej bela el la lupoj, fiera besto, forta kaj gracia. Delonge li kuŝis, anhelis. Sangoruĝaj cirkloj kirlis antaŭ siaj okuloj kaj dolora rasla ĝemo foje eskapis el lia busho. Li estis trafita sur la dorso per ĵetita hakilo. Sed li reekregis sin kaj povis ekstari. Nur tiam vidis li kiom longe li forkuris. Vaste kaj dise estis nek personoj nek domoj. Antaŭ li kuŝis ega neĝkovrita monto... la Chasseral. Li decidis ĉirkaŭiri ĝin. Torturita de soifo, li mordetis la frostan duran neĝkruston.
Aliaflanke de la monto li ekvidis vilaĝon. Noktiĝis, kaj en densa abiaro li atendis. Tiam li singarde rampis preter ĝardenobariloj kaj sekvis odorojn de varmaj staloj. Estis en la strato neniu. Malsate sed timeme li rigardis inter la domojn. Subite, pafo! Li ekskuis la kapon kaj komencis forkuri, sed tiam dua pafo batis lin. Sur unu flanko lia blanka ventro makulitis je sango, kiu gutis regule. Malgraŭ vundo li ekkuris kaj povis atingi la arbaran monton. Tie li momente haltis por aŭskulti, kaj aŭdis voĉojn kaj paŝojn de malproksime. Terurobatita, li rigardis supren de la montoflanko. Ĝi estis kruta, dense arbara, kaj malfacile eskalita. Sed li ne povis elekti. Anhelante, li antaŭeniris supren de la kruta muro, dum tiam konfuzo de malbenoj, ordonoj, kaj lanternlumoj malsupre randiris la monton. Treme la vundita lupo grimpis tra la arbaro je la lumeto, dum la bruna sango fluetis malsupren lian flankon.
La frido moderiĝis. La okcidenta ĉielo nubiĝis, promesante neĝon.
Fine la lacega besto atingis la montsupron. Li staris ĉe la bordo de granda, klineta neĝokampo nemalproksima de Mont Crosin, altsuper la vilaĝo de kie li forflugis. Li sentis ne malsaton sed senvervan persistan vundodoloron. Lia velka makzelo ellasis mallaŭtan malsanan bojon, lia koro profunde kaj dolore batis; la mano de morto premis ĝin kiel peza ŝarĝo. Sola abio kun diskreskaj branĉoj logis lin; tie li sidis kaj forlasite fiksrigardis la neĝogrizan nokton. Duonhoro pasis. Tiam ruĝa, strange dampita lumo falis sur la neĝon. Ĝemante la lupo ekstaris kaj turnis sian belegan kapon al la lumo. Estis la luno kiu, giganta kaj sangoruĝa, estis leviĝinta sudoriente kaj estis leviĝanta lante pli alte en la nebulan ĉielon. Dum multe da semajnoj ĝi ne estis tiom granda kaj ruĝa. Triste la okuloj de la mortata lupo kroĉis la nebulan diskon, kaj febla dolora horlo aŭdiĝis en la nokto.
Tiam alvenis lumoj kaj paŝoj. Kampuloj vestita per paltoj, ĉasistoj kaj knaboj kun peltoĉapoj kaj malgraciaj kruringoj trete venis tra la neĝo. Triumfanta krio! Ili ekvidis la mortantan lupon. Dufoje ekpafis; dufoje maltrafis. Tiam ili komprenis, ke la lupo jam mortantis, kaj saltis sur lin kun bastonoj kaj klaboj. Kaj tiam li sentis nenion.
Rompinte liajn ostojn, ili trenis lin malsupren al Saint-Immer. Ili ridis, ili fanfaronis, ili kantis, ili blasfemis; ili anticipis brandon kaj kafon. Neniu el ili vidis la belecon de la neĝkovrita arbaro, aŭ la radiantecon de la alta plataĵo, aŭ la ruĝan lunon kiu ŝvebantis super la Chasseral... kaj kies febla lumo trembrilantis sur iliaj pafilotuboj, kaj sur la kristala neĝo, kaj sur la malhelaj okuloj de la morta lupo.

Kun helpo kaj sugestoj de Klivo Lendon kaj Eugenio Fabian.

2 Marto 2002 modifita, de Ailanto verkita.

Esperanto?