Ŝercaro unua


Gajnulo

Jen viro eksoifas kaj aliras trinkaĵaŭtomaton por aĉeti skatolon da sodakvo. Sed antaŭ li jam estas alia viro— verdire volapukano! Tiu jam havas kvin aŭ ses skatolojn da trinkaĵo, sed ankoraŭ metas moneron. Kiam la nova skatolo alruliĝas, li saltetas, kunfrapas la manojn, kaj huraas. Tiam li metas alian moneron, kaj kiam la nova skatolo alruliĝas, li denove saltetas, kunfrapas la manojn, kaj eĉ pli laŭte huraas. Tiam la soifulo diras: "Ĉu vi intencas ankoraŭ longe fari tion?" "Jes ja!" respondas la volapukano. "Dum mi ankoraŭ gajnos, mi daŭre ludos!"
- Rikardo CASH, esperanto.anekdot, kaj Ailanto

Malbonega novaĵo

Kuracisto (je telefono): Mi havas du novaĵojn por vi: unu malbonan, kaj unu malbonegan.
Paciento: Komencu per la malbona.
Kuracisto: Mi ricevis la rezultojn de via lasta ekzameniĝo. La analizo tre klare indikas ke restas al vi nur dudek kvar horojn por vivi.
Paciento: Dudek kvar horojn!? Sed tio estas terura! Estas nekredeble! Kaj vi diras ke vi havas eĉ malpli bonan novaĵon anoncotan?
Kuracisto: Jes. Mi provas telefone kontakti vin por diri al vi la rezulton jam de hieraŭ....
- Rikardo CASH, esperanto.anekdot

Hundo preterpasas laborperejon kaj vidas ŝildon: Ni serĉas sekretarion, kiu kapablas tajpi 12 paĝojn hore kaj regas fremdlingvon. La hundo eniras, kaj demandas, ĉu oni ankaŭ akceptas hundojn. — Ĉu vi scipovas tajpi, demandas la ino malantaŭ la tablo. — Jes diras la hundo kaj eksidas ĉe libera komputilo kaj rapidege skribas leteron. — Nu bone, diras la ino. Kaj kion pri fremdlingvoj? Miaŭ, miaŭ! respondas la hundo.
"Du demandoj kostas 100 eŭrojn." klarigis la orakolino.
"Ĉu tio ne estas tre multekosta?"
"Jes. Kaj kiu estas via dua demando?"
Knabo ĵus reveninta el la lernejo pridemandas la patron:
- Paĉjo, kio estas trilingvano?
- Tio estas ulo, kiu parolas tri lingvojn, filo mia.
- Paĉjo, kio estas dulingvano?
- Tio estas ulo, kiu parolas du lingvojn, filo mia.
- Paĉjo, kio estas unulingvano?
- Tio estas Franco, filo mia.
- Kiel nomiĝas homo, scipovanta multajn lingvojn?— Poligloto.
- Kiel nomiĝas homo, scipovanta du lingvojn?— Bilingvulo.
- Kiel nomiĝas homo, scipovanta unu lingvon?— Usonano.

Instruisto: Gesinjoroj, ĉu vi komprenas la vortojn edzo kaj fianĉo?
Gesinjoroj: Jes, ni komprenas!
Instruisto: Kio estas la diferenco? Kion signifas fianĉo?
Gesinjoroj: Fianĉo signifas: feliĉa sinjoro kun ringo!
Instruisto: Kaj kion signifas edzo?
Gesinjoroj: Malfeliĉa sinjoro kun ringo!
- Konversacia Literaturo 5, Internacia Esperanto-Instituto, Hago

Vidvo ploregas dum enterigo de sia edzino. La larmoj fluas neelĉerpeble. Liajn amikojn emociegas tia ĉagreno. Ili provas konsoli lin: "Tio estas terura, kompreneble. Sed estu kuraĝa. Pripensu, ke post jaro aŭ du vi eble renkontos alian virinon." — "Jes, post jaro aŭ du! Sed kion mi faru hodiaŭ vespere?"
Kiel programisto enŝraŭbas lumampolon?
Neniel! Tio estas aparatara problemo!
Peĉjo revenis hejmen kaj estis demandita: Ĉu plaĉis al li la viziton en la besto ĝardeno? Peĉjo: Jes, sed estis tro multe da homoj kaj tro malmulte da bestoj. Unu besto kuris plej rapide kaj patro gajnis 65 eŭrojn. Mi ricevis glaciaĵon.
Helikoptero superflugas la urbon Seattle. Subite, densa nebulo aperas kune kun elektroŝtormo. Fulmo difektas la flughelpilon de la helikoptero. Do, ili ne kapablas orienti sin por direkti al la flughaveno. Sed jen, subite inter tia nebulo, ili povas vidi altegan konstruaĵon, kaj ili komencas turni ĉirkaŭ ĝi montrante anoncilon demandantan: "Kie ni estas?". Homoj ene de tiu konstruaĵo ekvidas ilin kaj, siavice, skribas grandan anoncilon respondantan: "En helikoptero.". Ĉe tio, la helikopterpiloto tuj ekmovigas sian aerŝipon kaj rapide atingas la flughavenon. Lia mirita kunpiloto demandas lin: "Kiel vi sukcesis senprobleme reveni flughavenen tial ke, tiuj de la konstruaĵo ne helpis nin?". "Facile!" respondis la piloto. "Tuj mi eksciis ke ni estas superflugantaj la konstruaĵon de Microsoft, ĉar ili ĉiam oferas solvojn teknike korektajn, sed tute sentaŭgajn!".
La instruisto: Infanoj, aŭskultu! Ĉu vi scias, kio estas fianĉo kaj fianĉino?
La lernantoj: Jes, ni scias.
La instruisto: Ĉu vi vidis fianĉon kaj fianĉinon?
La lernantoj: Jes, ni vidis!
La instruisto: Kian veston havas la fianĉino?
La lernantoj: Blankon veston!
La instruisto: Ĉu vi scias kial?
La lernantoj: Ni ne scias!
La instruisto: Infanoj, aŭskultu! La fianĉino havas blankon veston, ĉar tiu tago estas la plej feliĉa en ŝia vivo! Ĉu vi komprenas?
La lernantoj: Jes, ni komprenas!
La malgranda Paŭlo: Sinjoro instruisto! Kaj kial havas la fianĉo nigran veston?
- Konversacia Literaturo 6, Internacia Cseh-Instituto, Den Haag, Riouwstraat 172

Juna viro sendas sian edzinon al kuracisto, por scii, ĉu ŝi estas graveda. Vespere li demandas ŝin: "Nu, anĝelo mia, kion diris la kuracisto?". "Li simple gluis sur mian ventron malgrandan etikedon. Rigardu." La perpleksita edzo rimarkas, ke la teksto presita sur la etikedo estas nelegebla per nuda okulo. Li prenas lupeon kaj deĉifras: Kiam vi povos legi tion sen lupeo, estos tempo por via edzino iri en akuŝejon.
Kuracisto: "Ĉu vi glutis la medikamenton?"
Paciento: "Ne. Sur la etikedo de la boteleto oni postulas: Konservi ĉiam bone fermita!"
Amerikano turismas en Israelo kaj alvenas al la lago de Genzeareto. Li volas lui remboaton kaj vidas efektive boatluiston. Li demandas la prezon, kaj la luisto respondas, ke la horo kostas 30 dolarojn. — Ĝi estas terure kosta, protestas la ameriano. — Ne plendu, respondas la luisto, tio estas speciala lago, ĉar sur ĝi piediris nia sinjoro Jesuo antaŭ 2000 jaroj. — Kapjesas la amerikano: Tio ne estas miraklo konsiderante viajn prezojn!
Kuracisto: "Mi ne povas trovi la kaŭzon de via malsano. Eble kulpas la alkoholo."
Paciento: "Ne gravas. Mi revenos kiam vi ne plu estos ebria."
Kiel Mikrosofta inĝeniero enŝraŭbas lumampolon?
Tute ne! Bill Gates simple deklaras malhelon la nova normo!
La puno por bigamio? DU edzinoj!

Kiu sukcesus?

Du junaj inĝenieroj kandidatiĝis pri la unusola posteno ĉe komputila kompanio. Ili ambaŭ estis egale kvalifikataj. Por certigi kiu, tiu plie taŭgas dungi, la kandidatoj devis esti plenumi teston kondukita per la departementa direktoro.

Post la fino de la testo, ĉiu kandidato malsukcese respondis nur pri la sama demando. La direktoro diris al la unua kandidato, "Dankon pro via posten-peto, sed ni decidis dungi la alian kandidaton."

"Kiel vi decidis elekti lin?", malkontente demandis la malsukcesa viro."Ni ambaŭ korekte respondis al 9 demandoj."

"Nia decido temas ne pri la korektaj respondoj, sed pri la demando pri kiu vi ambaŭ malsukcese respondis."

"Do, kiel estus ke unu malĝusta respondo superas alian malĝustan respondon?" diris la malsukcesa kandidato.

"Facile respondebla," respondis la estro, "Via kun-kandidato respondis al Demando Nro. 5, Mi ne scias. Vi respondis Nek mi".

- Alan MENDELAWITZ, esperanto.anekdot

Vera rendimento

La rendimenta spertulo konkludis sian prelegon per averto: "Mi konsilas vin ne provu ĉi tiujn teknikojn hejme."

"Kial ne?", demandis iu malantaŭa.

"Dum jaroj mi observis la matenmanĝan rutinon de mia edzino," klarigis la spertulo. "Ŝi multfoje vizitis la fridujon, la fornon, la tablon kaj la ŝrankojn, ofte portante nur unu objekton ĉiufoje. Kara, mi sugestis, Kial vi ne portus kelkajn objektojn samtempe?".

La malantaŭa voĉo demandis, "Nu, ĉu via strategio sukcesis? Ĉu ĝi savis tempon?"

"Ho jes," diris la rendimenta spertulo, "Pasintece, necesis al ŝi 20 minutoj por prepari matenmanĝon. Nuntempe, nur necesas al mi 7 minutoj."

- Alan MENDELAWITZ, esperanto.anekdot

Profesoro de historio, klarigante al studentoj, kiel ŝanĝiĝis idealo de beleco, prezentis tiun ekzemplon:
- Miss Amerika je 1921 havis staturon 160 centimetroj kaj pezis 73 kilogramojn. Kiel vi pensas, ĉu ŝi venkus hodiaŭ en beleckonkurso?
- Dubinde,— diris unu studento— ŝi estas tro maljuna.
- Vladimir VYCHEGZHANIN, esperanto.anekdot

Sekretariina helpo

La nova sekretaria lernantino staras kun dosiero en la mano antaŭ la koridora aktodetruilo. Alvenas sperta sekretariino kaj diras: "Tiu maŝino funkcias simple, vi enmetas la dosieron en ĉi tiun fendon" kaj enmetas la dosieron. Demandas la sekretaria lernantino: "Kaj kie nun elvenas la kopioj, kiujn mi devis fari?"
- Louis WUNSCH-ROLSHOVEN, esperanto.anekdot

Sistemo

La virino, veninta en Las-Vegas, venas al kazino, aĉetas ĵetonojn kontraŭ 100 dolaroj, aliras rulet-tablon kaj metas la tuton al la numero 22. La ludestro provas instrui ŝin:

- Vi apenaŭ gajnos, ĉar la probableco, ke aperos nome 22, estas tre malgranda, kaj vi riskas grandan sumon. Vi dismetu— jen tien, jen ĉi tien po iom...

- Ne malhelpu. Mi havas sistemon!

Rezultiĝas 22. La virino ricevas la gajnaĵon kaj denove metas ĉion al 22.

- Estas tute neeble, ke la duan fojon okazos la sama rezulto...

- Mi havas sistemon!

Denove rezultiĝas 22.

La afero ripetiĝas kelkfoje, kaj kiam la kazino jam ne havas monon kaj fermiĝas, la ludestro petas la virinon:

- Sinjorino, ĉu vi povas klarigi al ni vian sistemon? Vi ricevis jam grandegan monon, vi estas nun riĉa.

- Bone, mi rakontos. Mi venis al via urbo per trajno numero 7, en la sepa vagono kaj sur la 7-a loko.

- Kaj kio???

- Nu, ĉu vi ne komprenas? Trioble sep kiom ja estos???

- Alexander OSOKIN, esperanto.anekdot

Kara donaco

Estis je la Tago de Sankta Valenteno kiam virino vekiĝis kaj ekscite anoncis al sia edzo, "Mi ĵus sonĝis pri vi donanta al mi perlan kolĉenon! Kion signifas tiu sonĝo, laŭ vi?" Per certega, firma voĉo, la edzo respondis, "Ĉi vespere vi scios tion!"

Tiun vesperon la revenanta edzo donis malgrandan pakaĵon al sia edzino. "Por vi, mia kara," li diris. Kun iomete tremantaj manoj la edzino malvolvis la pakaĵon kaj rigardis: libron titolitan La Signifoj de Sonĝoj.

- Alan MENDELAWITZ, esperanto.anekdot

Sono aŭ lumo?

Ekzameno pri fiziko en universitato. Temo: Sono kaj lumo.

Eniras studento. La profesoro demandas:
- Kio estas pli rapida: lumo aŭ sono?
La studento respondas:
- Lumo.
- Bone. Sed kial?
- Se mi ŝaltas radio-aparaton, komence ekbrulas lampeto, kaj nur poste venas la muziko.
- Malbone. Via ekzamenado estas finita.

Eniras dua studento. La sama demando. Studento respondas:
- Sono.
- Pruvu!
- Kiam mi ŝaltas TV, komence aŭdiĝas zumo, kaj nur poste aperas bildoj.
- Malbone. Foriru!

La profesoro enpensiĝis: Aŭ studentoj estas tro stultaj, aŭ la demandoj estas tro komplikaj?

Eniras tria studento. La profesoro demandas:
- Jen vi staras sur montopinto. Sur apuda monto estas kanono. Ĝi pafas. Kion vi eksentos pli frue: la flamon el pafilo aŭ la bruon de la pafo?
- Kompreneble la flamon.
Profesoro kun ek-ĝojo:
- Kaj kiel vi tion klarigas?
La studento pensetis dum sekundo kaj respondas:
- Nu ja, la okuloj estas multe pli antaŭe ol la oreloj!

- Zmicier LAPCIONAK, esperanto.anekdot

Kiel vi divenis tion?

Du viroj de la fama lando nomata "Kotkapio", gapante promenas tra la stratoj de Novjorko. Vilchjo ekscite indikas al Joĉjo ŝildon, kiu diras "Kompletoj $5 po unu, kamizoloj $2 po unu, pantalonoj $2.50 po unu."

Vilchjo diras "Joĉjo, ĉu vi ne komprenas? Ni povus esti riĉaj! Ni aĉetu grandan kvanton de tiuj malmultkostajn vestaĵojn ĉi tie kaj vendi ilin hejmen por gajni grandan profiton!" Joĉjo, tre vigla kiel vera Kotkapo, tute komprenas kaj entuziasme kunkonsentas. Li konsentas ke Vilĉjo, kiun li agnoskas estas pli lerta komercisto ol si mem, negociu la aferon.

Vilĉjo kaj Joĉjo eniras la butikon kaj Vilĉjo alfrontas la butikiston. "Ni volas aĉeti 50 kompletojn je $5 po unu, 100 kamizolojn je $2 po unu, kaj 50 pantalonojn je $2.50 po unu."

La butikisto respondas "Mi divenas ke vi estas de Kotkapio, ĉu ne?"

La surprizata Kotkapia entreprenisto respondas "Ĉu! Vi pravas! Sed kiel vi divenas tion?"

La posedanto respondas "Ĉar ĉi tiu butiko estas sekpurigistejo."

- Alan MENDELAWITZ, esperanto.anekdot

Neniam tro ĝentila

Unua ŝtipkapulino: Sciu ke mia edzo estas treege ĝentila. Li ĉiam donas al mi ĉion kion mi petas de li.
Dua ŝtipkapulino: Ho, vi estas tro idiota. Tio nur pruvas ke vi ne petas de li sufiĉe!
- Rikardo CASH, esperanto.anekdot

Nuligita mendo

Kliento sendis mendon al pograndisto por granda kvanto da varoj, kiuj alte valoris. La pograndisto notis ke la butikisto ne jam pagis sian antaŭan konton. La Kolekta Direktoro sendis retmesaĝon al la kliento: "Ni ne povas plenumi vian mendon ĝis vi pagos la antaŭan konton." La kliento respondis: "Bonvolu nuligi la mendon. Ni ne povas atendi tiom longe."
- Alan MENDELAWITZ, esperanto.anekdot

Bela bebo

Juna patrino sidas en aŭtobuso kaj karesas sian bebeton. Viro komplete ebria enbusiĝas kaj ĵetsidiĝas apude. Li ekvidas la virinon, kaj diras: S'luton, bel'lino....

Tiam li ekvidas kaj bebon, kaj hurlas: Aĥ, kia hororo! Tiom malbela bebo, mi ne sciis ke tio povas ekzisti!

La juna patrino, tre vundita, ekploregas. La busŝoforo, aŭdante la kriojn kaj ploron, haltigas sian buson kaj elĵetas la ebriulon. Li eksklamas: Ho, tiuj ebriuloj! Mi satiĝis je ili! Jen, trinku iom da kafo el mia termoso, tio trankviligos vin.

La juna virino dankeme akceptas.

La ŝoforo ankoraŭ diras, serĉante en sia sako: Kaj mi havas ankaŭ bananon por via eta simio.

- Rikardo CASH, esperanto.anekdot

Kartoj por sankta valentena tago

Mezaĝa viro staras en poŝtoficejo ĉe tablo kaj kurioze agas. Li zorge afiksas "Amajn" gluetikedojn sur helaj rozkoloraj kovertoj, kiuj montras multajn "korojn". Sekve li ŝprucas la kovertojn per botelo de parfumo.

Alia ulo tre scivolemas pri la agado kaj alfrontas la okupata viro. "Kion vi faras? Devas estis centojn da Sankta Valentena kartoj, kiujn vi traktas tiel!"

"Fakte estas 1,000 kartoj kaj mi subskribas ĉiun Diveni kiu?" diris la aganto.

"Sed kiel? Mi ne povas kredi ke vi amas tiom da personoj!"

"Vi pravas, amiko. Mi estas eksedziga advocato."

- Alan MENDELAWITZ, esperanto.anekdot

Razado

Edzo diras matene al sia edzino: "Post razado mi sentas min dudekjara."
Je tio la edzino suspirinte respondas: "Estus pli bone se vi razus vin antaŭ nokto!"
- Vladimir VYCHEGZHANIN, esperanto.anekdot

Persona kunportaĵo

Tri astronaŭtoj enkosmiĝas por trimonata kosmovojaĝo. Unu el ili estas usonano, alia estas italo, kaj la lasta estas bervalano.

Kiel por ĉiu kosmovojaĝo, ili rajtas kunporti po du kilogramojn da personaj aĵoj. Do, la usonano kunportas skatolojn da kokokolo. La italo kunportas spagetojn. Kaj la bervalano kunportas cigaredojn.

La kosmomisio okazas normale, kaj ĉe la fino la astronaŭtoj surteriĝas.

La usonano forĵetas la malplenajn kokakolskatolojn en rubujon.

La italo klarigas detale ke la pastaĵoj estis preparitaj de lia panjo, sed ke ili estintus pli bonaj kun kianti-vino.

La bervalano kuregas ĉien sur la kosmodromo, kun cigaredo en la buŝo, tremegante per ĉiuj membroj, demandante: Ĉu iu havus alumeton!?

- Rikardo CASH, esperanto.anekdot

1 Januaro 2006 modifita, de Ailanto kompilita.