Ŝercaro tria


Promenigi tigron

Viro trankvile promenigas tigron tra la stratoj de la urbo.
Policisto alparolas lin: Ĉu vi ne scias ke estas malpermesite promeni en publika loko kun sovaĝbesto?
Viro: Jes, mi scias. Sciu ke mi trovis ĝin en publika ĝardeno, kaj mi ne scias kion fari.
Policisto: Konduku ĝin tuj al la zoo.
Viro: Tio estas bonega ideo! Mi tuj ekiras.
Kelkajn horojn poste la policisto vidas la saman viron kiu daŭre trankvile promenigas la tigron.
Policisto: Kio okazas? Ĉu vi ne kondukis ĝin al la zoo?
Viro: Jes ja. Tio estis vere bona ideo. Ĝi bone amuziĝis tie. Nun ni iros al kinejo....
- Rikardo CASH, esperanto.anekdot

Memora problemo

Estis iam-fama aktoro kiu havis gravan problemon. Post kiam li maljuniĝis li ne povis memori siajn liniojn. Pro tio li ne akiris laboron dum pluraj jaroj. Finfine li trovis teatron kie la direktoro konsentis dungi lin. La aktoro estis plena per ĝojo kaj promesis akti kiel eble plej bone.

La direktoro diris "Via parto estas la unua kaj la plej grava parto, kaj ĝi havas nur unu linion. Portante rozon, vi devos malrapide marŝi sur la scenejon. Vi tenos la rozon inter unu fingro kaj la polekso, elegante levos ĝin al via nazo, profunde flaros la floron, paŭzos, kaj diros kun evidenta plezuro, 'Ho, la mirinda parfumo de mia amatino!' Ĉu vi komprenas?"

"Ho jes, ho jes, sinjoro! Mi komprenas tute! Mi faros ĉion perfekte!" entuziasme respondis la maljuna aktoro.

La aktoro prov-roladis sian parton multfoje ĝis la unua prezento de la dramo. Tiam la kurteno leviĝis, la aktoro inspiris profunde, marŝis sur la scenejon, kaj klare prononcis siajn vortojn "Ho, la mirinda parfumo de mia amatino!". La aŭdantaro ridante eruptis kaj la konfuzita aktoro foriris la scenejon. La direktoro kriegis al la aktoro "Vi, tuta stultulo, kotkapulo, napokapo — vi ruinigis min!"

"Sed, kion, kion, vi diras?" balbutis la ŝokita aktoro. "Ĉu ne mi rememoris la vortojn perfekte?"

"Ho, jes, idioto, tion vi faris senerare! Sed vi forgesis porti la rozon!"

- Alan MENDELAWITZ, esperanto.anekdot

Ĉu vi farus?

Alloga juna virino ĉarme promenas tra eleganta drinkejo. Ŝi alfrontas viron, kiu sidas sole. "Saluton, belulo!" ŝi ronrone diras. "Mi faros ian agon, kiun vi volas, por $200." — "Bonege!" li respondas, "Farbu mian domon!"
- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdot

Denova edziĝo

Edzino: Kion vi farus se mi mortus? Ĉu vi denove edziĝus?
Edzo: Ne, kompreneble ne.
Edzino: Ĉu vi ne kontentas pro nia edziĝo?
Edzo: Karulino! Evidente mi kontentas pro tio!
Edzino: Do, sekve, kiel vi ne volus denove reedziĝi?
Edzo: Jes, en ordo. Jes, mi supozas ke mi denove edziĝus.
Edzino: Ĉu vi dormus kun ŝi en nia lito?
Edzo: Nu, tio estus taŭga, ĉu ne?
Edzino: Kaj ĉu vi demetus la fotojn pri mi el la muro, kaj anstataŭi ilin per fotojn pri ŝi?
Edzo: Mi supozas ke oni konsideras tion kiel deca agmaniero.
Edzino: Kaj mi supozas ke vi permesus al ŝi ludi per miaj golfludaj klaboj?
Edzo: Evidente ne! Ŝi estas maldekstrulino.
- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdot

Ĉe la psikiatro

Psikiatro: De kiam vi kredas esti hundo?
Paciento: Jam de kiam mi estis hundido ...
- Lorenzo TOMEZZOLI, esperanto-anekdot

Ĉas-permeso

Kelkaj knaboj estis fiŝkaptantaj ĉe ilia preferata lageto. Subite la ĉasgardisto eruptis el la arbustoj. Unu el la knaboj forĵetis sian fiŝilaron sur la grundon kaj komencis rapide forkuri. La ĉasgardisto forte postkuris la knabon. Post kilometro, la knabo haltiĝis kaj klinis sin, pene spirante. La ĉasgardisto aliris lin kaj tenis lin per la kolumo. "Montru al mi vian ĉas-permeson!" anhelis la oficisto. — "Jen, ĉi tie!" respondis la knabon, montrante ĝustan ĉas-permeson. — "Nu, knabo! Vi devas esti tute stulta — ne necesis ke vi forkuri de mi se vi havas ĝustan ĉas-permeson!" — "Jes, sinjoro, mi scias tion," respondis la knabo, "Sed mi estas la unusola el ni kiu havas ĉas-permeson."
- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdot

Hipertensio

Kuracisto demandas al nova paciento "Ĉu vi havas malsanon, laŭ via scio?"
"Jes, Doktoro. Mi havas hipertension. Mi akiris ĝin de mia familio."
"De via patra familio aŭ via patrina familio?"
"Nek unu nek la alia. De la familio de mia edzino, Doktoro."
"Tio estas ridinda! Kiel via edzina familio eble doni hipertension al vi?"
"Doktoro, klare vi ne konas ilin!"
- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdot

Terpomoj

Unua kamparanino rikoltanta terpomojn: Jen vidu tiujn ĉi grandajn terpomojn. Ili aspektas ekzakte kiel la ĉurovoj de mia edzo! Dua kamparanino: Ĉu vere tiom grandaj!? Unua kamparanino: Ne... Tiom malpuraj!
- Rikardo CASH, esperanto-anekdot

Fumado

Unua amikino al alia: Ĉu vi fumas post amorado?
Dua amikino: Mi ne scias. Mi neniam rigardis.
- Rikardo CASH, esperanto-anekdot

Muzikamanto

Artist-agento provas de pluraj monatoj aranĝi prezentoprovon por sia nova kantistino ĉe noktoklubestro, sed malsukcese. Ĉiufoje la estro rifuzas proponitan daton ĉar "Tiuvespere ludas Vladimir Praskov!"

Agento (post kvina rifuzo): Sed finfine, kiu estas tiu Vladimir Praskov? Mi neniam aŭdis ie ajn lian nomon!

Estro: Ho, tio estas tute normala. Li estas nur drinkeja pianistaĉo en antaŭurbo.

Agento: Sed kion vi trovas tiom speciala ĉe li, ke vi rifuzas aŭdi mian klientinon?

Estro: Nenion. Sed ĉiufoje kiam li ludas, mi pasigas la vesperon kun lia edzino!

- Rikardo CASH, esperanto-anekdot

Tunelado

Kiam la brita registaro invitis komercajn proponojn por la fosado de la tunelo sub la Maniko (Angla Kanalo), estis rivelata ke unu kompanio kvotis nur 10.000 pundoj. "Konsiderante la kostoj de laboro kaj aparatoj," demandis la projekta estro al la plej malpli kvotanta proponanto, "Kiel vi intencas plenumi la taskon kontraŭ kia sumeto?" — "Simple," respondis la proponanto, "Mia partnero prenas fosilon, iras al Francio kaj komencas fosi. Mi prenas alian fosilon kaj komencas fosi de Anglio. Ni ambaŭ fosos ĝis ni renkontos unu la alian kaj, jen! Vi havas tunelon!" — "Hmm... sed kio okazos se vi du uloj neniam renkontiĝos?" — "Eĉ pli bone por vi!" entuziasme respondis la proponanto. "Tiukaze vi havos du tunelojn!"     (Auf Deutsch)
- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdot

Malfacila harotondo

S-ro Bakisto estis grumblemulo kiu ĉiam serĉis difektojn pri io ajn. Inter aliaj aferoj li estis ege elektema pri sia harotondo. Per siaj plendoj pri liaj laboroj li kutime maltrankviligis siajn frizistojn. "Mi volas ke mia hararo estas egale dividata, ekzakte ĉe la mezo" li insistis je unu okazo. "Bedaŭrinde, mi ne povas fari tion, S-ro Bakisto" respondis la kompatinda frizisto. "Kial ne?" protestis la cliento. "Ĉar la nombro de viaj haroj estas nepara, sinjoro" respondis la alia.
- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdot

Pacienco

En okupata superbazaro, viro puŝis ĉareton plenan per varoj, kaj kiu ankaŭ enhavis plorantan, kriegantan, plendantan bebon. Dum la viro puŝis la ĉareton laŭ la trairejoj, li mallaŭte ripetis "Kalmu vin, Georgo. Ne ekscitiĝu vin, Georgo.. Ne kriegu, Georgo.."

Admiranta virino diris al la viro "Vi certe estas laŭdinda, pro via pacienco provante trankviligi etan Georgon!"

La viro momente rigardis la virinon okuloj-al-okuloj, antaŭ li respondis "Sinjorino: lia nomo estas Huberto. MI estas Georgo."

- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdot

Vivanta zoo

Kruko vizitas grandan zoon, kiam okazas enorma eksplodo pro misfunkcianta gastubo. Multaj vizitantoj estas grave vunditaj, inkluzive de nia heroo: unu okulo kreviĝis, la dekstra brako estas forŝirita, kaj ankaŭ lia peniso estas fortranĉita. Simile okazis al pluraj bestoj en la zoo.

En la malsanulejo, la kirurga teamo provas savi ĉiujn, sed por pluraj mankas taŭgaj korpopartoj. Do, al Kruko oni grefas okulon de linko, brakon de ĉimpanzo, kaj... rostron de elefanto.

Kelkajn monatojn poste li renkontas Banikon, kiu demandas: Nu, kiel pasas via resaniĝo post tiu terurega akcidento?

Kruko: Bonege, fakte! Kun mia link-okulo mi vidas perfekte aĵojn je pluraj kilometroj. Per mia ĉimpanzo-brako mi nun havas nekredeblan facilmovecon. Sed estas nur unu eta problemo kiu okazas ĉe koktel-festoj, kiam oni proponas arakidojn....


Bonaj kontoj

Kruko: Saluton, Baniko! Mi aŭdis ke vi ĵus ŝanĝis metion. Ĉu tio estas vera? Kion vi do nun faras?

Baniko: Mi fariĝis kontisto.

Kruko: Ĉu kontisto!? Kia ideo! Ĉu vi ne trovas monotone la tutan tagon fari adiciojn?

Baniko: Tute ne!

Kruko: Jen kurioze.

Baniko: Ne, ne, tute ne estas monotone, ĉar mi neniam trovas dufoje la saman rezulton!


Ĉiela donaco

Dio: Adamo, mi havas bonan novaĵon por vi kaj ankaŭ malbonan. Kiun vi preferas unue aŭdi?

Adamo: Nu, diru al mi unue la bonan.

Dio: La bona novaĵho estas ke mi donos al vi grandan penison kaj grandan cerbon. Dank' al ili, vi havos multe da plezuro, kaj vi estos ankaŭ tre inteligenta.

Adamo: Gradioze! Sed diru, kio estas la malbona novaĵo.

Dio: Vi ne povos utiligi ambaŭ samtempe.

- Rikardo CASH, esperanto-anekdot

Bona ekskuzo

Estro (al juna oficistino kiu malfrue alvenas matene): Nu, mi esperas ke vi havas bonan ekskuzon pro tia ĉi malfruo!

Oficistino: Ho, jes, sinjoro ĉefo! Mi estos patrino!

Estro (mildigita): Ĉu? Do, mi gratulas! Kaj kiam okazos la naskiĝo?

Oficistino: Post proksimume naŭ monatoj....

- Rikardo CASH, esperanto-anekdot

Ekstaru!

Du kacoj iras al kinejo.
La unua kaco diras: "Mi esperas ke ne temas pri pornofilmo."
La dua kaco: "Jes, vi pravas. Ĉar tiam ni pasigos la vesperon starantaj!"
- Rikardo CASH, esperanto-anekdot

Kontentigo

Kiel senmanke kontentigi virinon?

Karesi, laŭdi, dorloti, agi kun bona gusto, elteni, ne turmenti, esti pura, esti humura, peti, trankviligi, konsoli, brakumi, dolortegi, proteki, telefoni, anticipi, pardoni, oferi sin, petegi, distri, ĉarmi, rampi, demonstri, fascini, atendi, almozi, lavi sin, razi sin, fidi, esti sklavo, flati, bone vestiĝi, glorigi, masaĝi, komplimenti, parfumiĝi, unuiĝi, eferveski, helpi, kareseti, esti sentema, akcepti, rekompensi, kisi, allasi, aŭskulti, donaci, dancemi, adaptiĝi, varti, ripari, respekti, senzorgigi, revi, promesi, liveri, konfesi, engaĝiĝi, deziri, murmuri, alteniĝi, savi, mordeti, plezurigi....

Kiel senmanke kontentigi viron?

Senvestiĝi.

- Rikardo CASH, esperanto-anekdot

Sekureco

Gesinjoroj Kruko forlasas monduman vesperon iom post noktomezo. Ili retrovas sian aŭton, kaj Kruko pretiĝas ekveturi. Sed subite Jozefino, kvazaŭ ŝi havus nekontroleblan seksimpulson, ĵetas sin kontraŭ lin, kaj glitas sian manon en lian kalsonon. Kruko, agrable mirigita, ekhavas gloran erektiĝon. Do Jozefino klinas sin super ĝin, kaj donas al Kruko monumentecan midzon. Li ne bezonas multan tempon por atingi plenan ekstazon. Post tio, tute kontenta, li startigas la aŭton kaj veturas hejmen. Kiam la aŭto haltas antaŭ la garaĝo, subite Jozefino denove metas sian manon en la kalsonon de Kruko. Sed ĉifoje, neniun respondon: la ĝojbastono de Kruko, jam sata, ripozas trankvile. Jozefino diras al Kruko: "Do, ĉio en ordo, karulo. Nun vi povos reveturigi hejmen la junan vartistinon!"
Juna viro demandis la patron de sia amikino: Chu mi havu vian permeson edzinigi vian filinon?
La patro: Demandu unue mian edzinon!
La juna viro: Pardonon, sed mi fakte preferus vian filinon!

Ridetante...

Kion oni povas trovi je minuto unufoje sed je horo neniam?
La litero "m"!

Intervjuo kun frenezulejestro...

- Doktoro, bonvolu rakonti al mi, kiel vi ekscias, ke viaj pacientoj estas jam sanigitaj?
- Por tiu ĉi celo mi havas iun simplan teston. Mi plenigas bankuvon per akvo, metas apude tekulereton kaj glason, kaj proponas al testato senakvigi la bankuvon...
- Ho, mi komprenas! Ĉiu normala homo sendube elektus la glason!
- Tute ne. Ĉiu normala homo eltirus la bankuv-ŝtopilon!
- Olefo, esperanto-anekdot

En hospitalo...

- Informu vian edzon, ke al li okazos io terurega.
- Doktoro, ĉu li mortos?
- Eĉ pli malbone: li ne plu povos trinki bieron!

Neniam, sinjoro!

La fraŭlo estas montrinta al sia nova amantino (li esperis!) ĉiujn teresajn artikolojn en sia apartamento. Li juĝis ke la tempo estis taŭga por inviti ŝin partopreni en pli intima agado. Verŝante la vinon, li rigardis ŝiajn okulajn kaj miele demandis "Diru al mi — ĉu vi kontraŭas seksumadon?"

"Tion mi neniam faras" ŝi firme respondis.

"Vere? Neniam vi seksumadis?" la viro diris, konsternita.

"Ne," ŝi dolĉe flustris, "mi neniam kontraŭas tion."

- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdot

Pudoro

La patrino de la juna edzinota virino estis iom malmoderna. Ŝi instruis sian filinon pri edziniĝo: "Neniam permesu al via edzo ke li vidu vin dum vi estas tute senvesta. Ĉiam vesti vin per io. Tiel, vi konservas vian pudoron kaj ankaŭ iom da decan misteron pri via korpo."

"Jes, patrino. Mi agos ĝuste," la junulino respondis.

Du semajnoj post kiam ili edziniĝis, la paro estis pretontaj enlitiĝi. Iomete hezite, la edzo demandis al ŝi, "Karulino, pardonu min — ĉu iam ekzistis frenezo en via familio?"

"Ne, karulo, mi kredas ke ne," ŝi respondis. "Kiel vi demandas tion?"

"Nu, karulino, estas nur ĉar ĉiunokte post kiam ni edziniĝis vi portas tiun ridindan ĉapelon en la lito."

- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdot

Ĝuebla semajnfino

Iom antaŭ la ferma horo de universitata apoteko, vendredon, studento eniris kaj aĉetis kvindek kondomojn. Lundon matenon, la studento revenis al la apoteko kaj plendis per laŭta voĉo "Lastan vendredon mi mendis kvindek kondomojn kaj mi ĝuste pagis por ilin, sed vi donis al mi nur kvardek naŭ!" — "Mi pardonpetas," respondis la apotekisto, "kaj ni esperas ke nia eraro ne difektis vian semajnfinon."
- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdot

Ĉe bervala benzinejo

Aŭtanto en bervala benzinejo: Bonvolu plenigi la benzinujon, kaj poste kontrolu la pneŭojn. La bervala garaĝisto plenigas la benzinujon, kaj poste ĉirkaŭiras la aŭton: Unu, du, tri, kvar.... Vi povas senriske daŭrigi, ili ĉiuj estas!

Relativaj problemoj

Jozefino anoncas al sia frateto: Kian problemegon mi havas! La kuracisto ĵus diris ke mi estas graveda!
Roberto ekĝojas: Ho, bonege!
Jozefino: Kiel!? Ĉu vi povas ĝoji kiam mi troviĝas en tia terura situacio!?
Roberto: Jes ja! Kiam vi konfesos ĉiujn viajn pekojn al Paĉjo, li subskribos mian lernej-notaron sen eĉ rigardi ĝin!
- Rikardo CASH, esperanto-anekdot

Vera amo

Fianĉo: Karulino, mi amas viajn okulojn, viajn harojn, vian haŭton..., finfine, vian belecon! Kaj vi, karulino, kion vi do amas ĉe mi?
Fianĉino: Sed karulo, vian bonan guston!

Kioma horo?

Aŭtisto parkis sian aŭton en flankan straton por ke li dormetu. Li preskaŭ dormiĝis kiam li estis ekkonsternigita per frapo sur la fenestro apud sia kapo. Trotanto demandis, "Pardonu min, amiko. Kioma horo estas?". La aŭtisto informis la viron pri la horo, ne tute ĝentile, kaj denove pretigis sin por dormo.

Denove: Preskaŭ li endormiĝis kiam — krako, krako! — iu manfrapis sur la fenestro. "Ĉu vi scias kioma horo estas, sinjoro?" - estis alian trotanto. "Estas la oka kaj kvarono!" la laca aŭtisto agace respondis.

Tiam la aŭtisto havis ideon. Li afiksis mallongan noton sur la fenestro. La noto informis onin, "Mi ne scias kioma horo estas." Kontente li endormiĝis. Sed — post kelka tempo li estis vekita per manfrapo sur la fenestro! Kolere li mallevis la fenestron por aŭdi kion diris eĉ pluan trotanto. La trotanto portis brakhorloĝon kaj diris, "Estas la oka kaj duono, sinjoro."

- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdot

Altira naskiĝo

En la bervala kamparo, juna kamparanino estas naskonta. Ĉar en tiu malmoderna vilaĝo ne estas eĉ elektro, oni ekbruligas kandelon kiun tenas la edzo, dum la akuŝistino okupiĝas pri la edzino.
Subite la akuŝistino ekkrias: Estas knabo!
La edzo: Ho! Mi estas freneza pro ĝojo! Mia unua kna....
Interrompas la akuŝistino: Atendu! Estas dua knabo!
La edzo: Kia nekredebla ĝojo: du knaboj je unu fojo....
La akuŝistino: Atendu! Estas tria! Ho, estas kvara!
La edzo subite estingas la kandelon.
La akuŝistino: Sed kial vi estingis la kandelon? Mi nenion vidas plu.
La edzo: Eble estas la lumo kiu altiras ilin....
2 Oktobro 2001 modifita, de Ailanto kompilita.