Ŝercaro kvara


Vesta modesto

Naĝeja gardisto: Pardonu min, fraŭlino, sed mi devas informi vin ke dupecaj naĝkostumoj estas malpermesataj ĉi tie.
Bervalino: Ĉu? Mi ne sciis. Nu, kiun pecon mi forprenu?
- Rikardo CASH, esperanto-anekdot

Diableca afero

Ankoraŭ en perdita vilaĝo funde de Bervalo. Estas belega dimanĉa mateno, kaj la homoj estas en la preĝejo. La pastro estas predikonta, kiam subite la grundo komencas vibri, la preĝejo ektremas sur sia fundamento, kaj fine grandega truo aperas meze de la planko.

El la fundo de la truo eliras forta sulfura odoro, kaj tiam Satano mem aperas. Ĉiuj vilaĝanoj ekkriegas kaj ekforkuregas, inkluzive de la pastro, kaj post malpli ol tridek sekundoj la preĝejo estas tute malplena... krom ke restas unu eta maljunuleto kiu sidas trankvile purigante siajn ungojn, rigardante la okazaĵon sen palpebrumo. Satano rigardas lin, sen kredi ke tia hometo povus ne timi lin.

Satano: Diru al mi, mortonto, ĉu vi ne scias kiu mi estas?
Maljunulo: Certe mi scias.
Satano: Kaj ĉu vi ne timas min?
Malunulo: Neniel ajn.
Satano, provante kompreni: Kaj ĉu vi povus diri al mi kial mia povo ne fortimigas vin kiel ĉiujn aliajn kiuj estis ĉi tie?
Maljunulo: Nu, mi estis edzigita al via fratino dum dudek kvin jaroj, do eĉ vi mem ne povas timigi min....


En Olimpikoj de internaciaj lingvoj komenciĝas vetkurado por cent metroj. Partoprenas du kuristoj: esperantisto kaj idisto. La esperantisto venkas. La sekvan tagon Idaj amaskomunikiloj informas: "Grandega triumfo de Idisma sporto! Nia sportisto gajnis la arĝentan medalon! Ĉe tio la esperantisto finiŝis nur antaŭlasta!"
- Olefo, esperanto-anekdot

- Nu, kion oni instruis al vi en la lernejo hodiaŭ?
- Skribadon.
- Bonege! Kion do vi skribis?
- Mi ne scias, ja oni ankoraŭ ne instruis al ni legadon!
- La Ondo de Esperanto #84

- Johano, kial vi hodiaŭ ne lavis la vizaĝon? Mi povas diri, kion vi matenmanĝis, — diris instruisto.
- Kion do? — redemandis Joĉjo.
- Ovojn! Tio estas bonege videbla.
- Tute malĝuste, — ĝojis Joĉjo. — Mi manĝis ovojn hieraŭ vespere!
- La Ondo de Esperanto #84

Se viro malfermas pordeton de aŭtomobilo al sia edzino, tio signifas: aŭ la maŝino estas nova, aŭ la edzino.

Dufoje en sia vivo viroj ne komprenas virinojn — antaŭ geedziĝo... kaj post ĝi.

Edziĝintaj viroj vivas pli longe ol fraŭloj. Sed plimulto da edziĝintoj preferus morti.

Nur edziĝinte mi komprenis, kio estas feliĉo, sed... jam estis tro malfrue.

- Litova Stelo #140

Certa respondo

Kruko: Hieraŭ mi invitis vesperumi Kristinon, la beletan sekretariineton, brunharan kaj bluokulan. Ni vespermanĝis, kaj poste dancis, kaj mi akompanis ŝin ĝis ŝia loĝejo. Kaj ĉu vi scias kion ŝi diris al mi kiam mi proponis fini la nokton en ŝia ĉambro?
Baniko: Ne.
Kruko: Ahh, vi jam invitis ŝin, ĉu?
- Rikardo CASH, esperanto-anekdot

De kie rigardi...

Sur la strato iu ege ebria viro demandas preterirantojn:
- Bbb-bonvolll-luuu diru al mi, kie estas la kkk-kontraŭa flanko de la strato?
Oni montris.
- Ho, ĉiuj estas freneziĝintaj hodiaŭ! Ja tie oni diras, ke ĝi estas ĉi tie!     (hispane) (angle)
- Olefo, esperanto-anekdot

Antaŭlongega inventaĵo

Konversacias du amikoj.
- Aŭskultu, mi antaŭnelonge inventis ilon, per kiu oni povas rigardi tra muroj!
- Sed tia ilo estas jam antaŭlongege inventita!
- Ĉu?! Kaj kio estas la ilo?
- Fenestro!
- Olefo, esperanto-anekdot

Patra saĝeco

Joĉjo: Paĉjo, kiom kostas geedziĝo?
Paĉjo, malbonhumore: Mi ne scias! Mi ankoraŭ pagadas!
Joĉjo: Kaj ĉu estas vere ke en kelkaj landoj de Afriko kaj Azio, la viroj ne konas sian edzinon antaŭ la geedziĝo?
Paĉjo, ankoraŭ pli malbonhumore: Estas same en ĉiuj landoj...!
- Rikardo CASH, esperanto-anekdot

Tago por ripozi

"Ne estas nekutime, ke juna paro — kiel ni diru? — troas dum la unuaj semajnoj de edziĝo," konsilis la doktoro post sia ekzameno de la nov-edziĝitoj.

"Estas nur ke vi ne sufiĉe ripozas. Kion vi bezonas estas limoj de viaj seksumadaj tagoj. Mi volas ke vi seksumadu nur dum tiuj tagoj kies nomoj inkluzivas na "R", t.e. mardo, merkredo kaj vendredo. Tiam vi sendube konstatos ke vi sentas vin pli bone."

Post unu tago de ripozo la edzino estis tiel amorema ke ŝi ne povis dormi. Ŝi ripete turnis ŝin ĝis finfine ŝi kubute-puŝis sian edzo en vekecon. "Karulo, ĉu vi ne ŝatus esti intima kun mi?" ŝi demandis.

"Kiu tago estas hodiaŭ?" li dormeme respondis.

"Estas sabatro, karulo", ŝi rukulis.

- Alan MENDELAWITZ, esperanto.anekdot

Ĉe la kapharisto

Kalvulo iras ĉe kapharisto.
Kapharisto: Kion mi povas fari por vi, sinjoro?
Kalvulo: Mi volas ke vi grefu harojn sur mian kapon. Sed mi ne povas elteni doloron. Do, si vi sukcesos grefi sur mian kapon tiom da haroj kiom vi havas sur via kapo, mi kontente pagos al vi plusajn 3.000 eurojn!
Kapharisto: Sen problemo, sinjoro.
Kaj la kapharisto ekrazas sian kapon....
- Rikardo CASH, esperanto-anekdot

Vesto por bovino

Bovino paŝtiĝas trankvile en herbejo, kaj ekvidas ganton. Ĝi diras: Ho, mamtenilo!
- Rikardo CASH, esperanto-anekdot

Volapükujo disponigis al aliancano novajn raketojn. Baldaŭ venis telegramo el la fronto...
"La raketoj Tero-Aero funkcias bonege, sed ni ja preferas raketojn Tero-Aeroplano."
Intelekto sur tero estas konstanta grando, sed loĝantaro kreskas.

Tri gradoj de mar-malsano...

1. Mi kredas, ke mi mortas.
2. Mi scias, ke mi mortas.
3. Mi timas, ke mi ne mortas.
- Step by Step in Esperanto § 282

La sep aĝoj de virino...

1. Infano
2. Knabino
3. Junulino
4. Juna virino
5. Juna virino
6. Juna virino
7. Juna virino
- Step by Step in Esperanto § 461

La diversaj aĝoj de l'homo

En supra ĉambro, lulo... lulo...
Anĝele dormas la etulo:
Etaĝo.
Sed baldaŭ li el dorm' sin ŝiras
Kaj pri la bela mondo miras:
Miraĝo.
Jam ne plu side li tamburas,
Sed tra la dom' esplore kuras:
Kuraĝo.
Kun vundoj li (kaj sen rubandoj)
Revenas el stratbubaj bandoj:
Bandaĝo.
Kaj baldaŭ sekvas li kun ĝojo
Knabinon ĉien sur la vojo:
Vojaĝo.
Al ŝi li donas sian nomon
Por fondi kune novan domon:
Domaĝo.
Li tiam estas tre utila
Fortika viro, kvankam vila:
Vilaĝo.
Kaj post rapida tempopaso
Postrestas nur senviva maso:
Masaĝo.
P.S.
Ni ne apliku al Virino
Ĉi tiun viv- kaj rimo saĝon,
Ĉar de l' komenco ĝis la fino
Ŝi ĉiam havas saman aĝon:
Avantaĝo.
- El La stranga butiko, de Raymond SCHWARTZ.
Ankaŭ en Paŝoj al plena posedo, p. 161-162.

D: Kial Kristnasko similas al la litero D?
R: Ĝi okazas nur unufoje en Decembro!
- Step by Step in Esperanto § 473

Filo mia, kio estas tio?
Letero de mi al Mario.
Sed vi ne scias skribi!
Ho, tio ne gravas. Ŝi ne scias legi.     (hispane)
- Step by Step in Esperanto § 477

Instruisto: Ĉiu respondo en via hejmtasko estas malĝusta.
Knabo: Tion mi scias. Sed la patro insistis min helpi.
- Step by Step in Esperanto § 482

La lasta vorto...

- Kiam mi disputas kun la edzino, mi ĉiam havas la lastan vorton.
- Kiel vi aranĝas tion?
- Mi diras Mia kara, vi estas tute prava.
- Step by Step in Esperanto § 556

Paciento: Kion fari? Mi ne povas dormi, ĉar kiam mi komencas dormi, mi ronkas tiel laŭte, ke mi vekas min.
Kuracisto: Dormu en alia ĉambro, do!
- Step by Step in Esperanto § 561

Profesoro: La cerbo de viro estas pli granda, ol la cerbo de virino. Kion tio pruvas?
Lernantino: Ke gravas ne kvanto, sed kvalito!
- Step by Step in Esperanto § 578

En ekspozicio...

Oni montris la kranion de Cromwell. "Ĝi estas falsa" protestis ĉeestanto. "Cromwell havis kapon grandan, kaj tiu kranio certe apartenis al infano." "Nu," respondis la montristo, "tio estas la kapo de Cromwell, kiam li estis infano!"     (germane)
- Step by Step in Esperanto § 595

Kial ĝirafo havas longan kolon?
Ĝi estas necesa pro tio, ke la kapo de la ĝirafo estas tiel malproksima de ĝiaj ŝultroj!
- Step by Step in Esperanto § 601

La ruza knabo...

- Ĉu vi punas infanon pro ago, kiun li ne faris?
- Kompreneble ne. Kial vi demandas?
- Nu, mi ne lernis mian lecionon.
- Step by Step in Esperanto § 601

Malrapidulo

Lupo, leporo kaj testudo drinkis brandon. Kiam botelo malpleniĝis, ili decidis sendi la testudon por aĉeti ankoraŭ unu botelon. La testudo foriris. La lupo kun leporo atendas, atendas, la testudo ne revenas.
- Eble li fordrinkis la monon kaj kuŝas ie en apudvoja fosaĵo.
El la antaŭĉambro aŭdiĝas la voĉo:
- Se vi ankoraŭ rikanos, mi tute ne iros por aĉeti brandon...
- Litova Stelo #141

Tentado

En rivero naĝas krokodilo, kaj sur la bordo sidas fiŝkaptisto. La krokodilo interesiĝas:
- Kion vi faras ĉi tie?
- Mi fiŝkaptadas, ĉu vi ne vidas?
- Kial vi vane klopodas, ĉi tie fiŝoj ne glutas hokon. Pli bone refreŝiĝu en la akvo.
- Litova Stelo #141

Eksmoda avino

Ĉe vespermanĝo, Kruketo sidas apud sia avino. Ŝi estas digna, sed iom eksmoda virino de forpasinta epoko.

"He, avinjo," ekparolas Kruketo, "ĉu...?

"Silentu!" diras avinjo. "La infanoj ne parolu ĉetable!"

"Sed avinjo...," timete pepas la knabeto.

"Nun silentu kaj manĝu bonkondute!" insistas la maljunulino. Ĉagrene, la knabo ne plu provas paroli, kaj malfermas la buŝon nur por enŝtopi la nutraĵojn.

Post la deserto, la avino, kiu tamen estas bonkora virino, karesas la kruketan kapon kaj demandas: "Sed kion vi volis diri, karuleto?"

"Mi volis diri al vi ke estas grasa vermo en via salato!"


- De varmo ĉio vastiĝas, kaj de malvarmo ĉio malvastiĝas.
- Ekzemple?
- Nu, somere la tagoj estas longaj, kaj vintre mallongaj!     (germane)
- Step by Step in Esperanto § 621

La fratino de Tommy edziniĝis. Post kelka tempo ŝi skribis, por diri, ke naskiĝis al ŝi infano. "Nu!" demandis lia patro, "Ĉu ĝi estas knabo aŭ knabino?" — "La letero nenion diras pri tio," respondis Tommy, "do mi ne scias, ĉu mi estas onklo aŭ onklino!"
- Step by Step in Esperanto § 627

Instruisto: Se domo havas kvar ŝtuparojn, kaj ĉiu ŝtuparo havas dek ŝtupojn, kiom da ŝtupoj oni devas supreniri, por atingi la supron?
Petro: Ĉiujn.
- Step by Step in Esperanto § 676

- Vane vi neas la krimon. Jen tri personoj, kiuj ĵuras, ke ili vidis vin ŝteli.
- Nur tri? Sed mi konas cent, kiuj povas ĵuri, ke ili ne vidis min!
- Step by Step in Esperanto § 736

Novedzo: La edzino preferas teon, sed mi preferas kafon.
Malnova edzo: Ne ĉagreniĝu! Post kelka tempo vi kutimiĝos al la teo.
- Step by Step in Esperanto § 753

"Mi portas vin kaj vian edzinon," diris la aviadisto, "sed nur, se vi promesos, ke vi ne parolos dum la flugo." Post la surteriĝo, la aviadisto diris al la pasaĝero: "Mi vin gratulas, ke vi silentis." — "Efektive," respondis la pasaĝero, "mi ne diris unu vorton, eĉ ne, kiam mia edzino falis el la maŝino."
- Step by Step in Esperanto § 760

"Mia kato parolas Esperanton. Jes, vere. Kial vi ridas? Hieraŭ vespere ĝi sidas sur mia skribotablo. Mi diris al ĝi Iru for!. Tamen ĝi ne moviĝis. Do mi puŝis ĝin, kaj diris Ĉu vi aŭdas?. Kaj ĝi respondis Mi-aŭ-das, mi-aŭ-das." — "Ho, tio estas nenio. Mi diris al mia kanario Ĉu vi preferas cigaron aŭ pipon?. Ĝi respondis Pip. La akuzativon ĝi ne lernis ĝis nun."
- Step by Step in Esperanto § 765

Ĉi tie ne estas fiŝoj

Sur glacio, kun hakilo kaj fiŝkaptilo surŝultre, iras viro. Jen li ekstaras kaj diras al si mem:
- Nu, tio certe estas bona loko por kapti fiŝojn.
Li ĵus volis dishaki la glacion, kiam ie en alteco aŭdigas sin basa voĉo:
- Ĉi tie ne estas fiŝoj!
La viro, iomete timigite, rigardis alten, sed vidas neniun. Fine li decidas iri iom pluen. Post kelkdek metroj li haltas kaj diras al si:
- Jes, mi klare sentas, ke tio ĉi estas bona loko por kapti fiŝojn.
Li apenaŭ deprenis hakilon de ŝultro, kiam denove eksonas la voĉo:
- Ĉi tie ne estas fiŝoj!
Denove la viro rigardas, sed vidas neniun. Konsternite li demandas:
- Ĉu estas Vi, ho Sinjoro?
- Ne, mi estas parolisto de ĉi tiu sketad-stadiono.     (germane)
- Matthias BEHLERT, Litova Stelo #143

Via edzino forlasis vin...

Pesimisto: Estas fino de mia vivo.
Realisto: Estas fino de mia familia vivo.
Optimisto: Estas fino de la problemoj pri mia budĝeto.
- Litova Stelo #143

11 Septembro 2003 modifita, de Ailanto kompilita.