Ŝercaro sesa


Tiom frue!

Kruko: La plej ĝene, kiam mi suferas pro dumnokta sendormivo, estas ke mi neniam scias kioma horo estas.
Baniko: Faru kiel mi. En tia okazo, mi ekkaresas mian dormantan edzinon. Tio neniam malsukcesas! Ŝi ekhurlas: "Sed granda porkulo, ĉu vi frenezas? Je la tria matene!?"
- Rikardo CASH, esperanto.anekdot

Kio estas prosperanta viro?
Estas tiu, kiu gajnas la monon pli rapide, ol lia edzino sukcesas elspezi.

Saĝa konsilo

Jonatono vizitis la rabenon. "Rabeno, io terura okazadas, kaj mi devas diskuti tion kun vi." La rabeno demandis "Kio mise okazas?" Jonatono respondis "Mia edzino venenas min!"

La rabeno, tre surprizita per la respondo, demandis "Kiel tio povas esti?" Jonatono petegis la rabenon "Mi asertas tion al vi, mi certiĝas ke ŝi venenas min — kion mi faru?" La rabeno tiam proponis "Aŭskultu, lasu min paroli kun ŝi. Mi malkovros tion kion mi povos, kaj sekve mi informos vin."

Post semajno, la rabeno telefonis al Jonatono kaj diris "Nu, mi alparolis vian edzinon. Mi parolis kun ŝi per telefono dum tri horoj... Ĉu vi volas mian konsilon?" "Jes, jes, mi petas" Jonatono maltrankvile respondis. "Prenu la venenon" konsilis la rabenon.

- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdotoj

Orelringo

Amiko, longe mi ne vidis vin! Kian belegan oran orelringon vi havas de via orelo!
Ho, amiko, longa historio!
Kaj el kiam vi portas tiun orelringon?
El tiam, kiam mia edzino trovis ĝin en la lito.
- ulianaus, liberaj-anekdotoj

La himno

Okaze de vegetaranisma seminario renkontiĝas volapukisto, interlingvaano kaj esperantisto, kaj ili konversacias kaj komparas siajn lingvojn. Iam la volapukisto demandas la interlingvaanon: Dirü, kiöm öfte la literö L apäras en la himnö dä interlingvaö?

La interlingvaano kalkulas kaj respondas: In nostra himna es 17 literas L! Et in vostra himna, senioro di Esperanto, quiomas literas L es in himna di Esperanto?

La esperantisto kalkulas longtempe kaj diras: 192. Jen la volapukisto miras sin: Tiöm mülte? Ĉü vi pövüs kanti tiön al ni? Kompreneble, la esperantisto bonvolemas: En la mondon venis nova sento, la la la la la la la...


Kiu nomo?

"Kiel nomiĝas via nova hundo?" demandas Baniko.
"Mi ne scias," respondas Kruko. "Ĝi rifuzas diri ĝin al mi!"
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Sana maljunulo

La kuracisto vizitas maljunulon en lia domo por ĝenerala aŭskultumo. "Nu," diras la kuracisto, "por 78-jara viro, vi havas bonegan sanstaton. Kiel vi sukcesas tion?"

"Ho," respondas la maljunulo, "mi ĉiam atentis mian sanon. Mi ne drinkas, ne fumas, kaj ĉiam modere seksumis kun mia edzino, kaj..."

Subite estas sono de falantaj mebloj kaj kriĉanta virino de la supra etaĝo. "Kio estas tio?" scivolas la kuracisto.

"Ho, tio estas nur mia patro," respondas la maljunulo. "Li denove postkuras la novan servistinon. Li certe denove estas komplete ebria!"

- Rikardo CASH, liberaj-anekdotoj

Trankviliga novaĵo

"Ĉu io misas ĉe mia koro?" maltrankvilas Kruko.

"Mi ĝisfunde aŭskultumis vin," respondas la kuracisto, "kaj mi povas kun plena fido certigi ke via koro daŭre funkcios dum via tuta vivo!"

- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

La kvar sekretoj por kontenta edziĝo ...

  1. Gravas ke oni trovas virinon kiu kuiras kaj purigadas.
  2. Gravas trovi virinon kiu havas bonegan enspezon.
  3. Gravas trovi virinon kiu amas seksumadon.
  4. Gravas ke ĉi tiuj tri virinoj neniam renkontas unu la alian.

Ne sufiĉe malsata!

La kelnero: Ĉu mi pecigi la picon en ses aŭ ok partoj?
La gasto: Bonvolu ses, mi ne estas tiel malsata ke mi povas manĝi ok pecojn.
- KaGu:-}, soc.culture.esperanto

Bona vido

"S-ro kuracisto," diras Kruko, "vi tute pravis. Vi diris ke mi estu kiel kuniklo, kaj ke mi manĝu karotojn por plibonigi mian vidpovon, speciale nokte, kio gravas, ĉar mi estas nokta gardisto. Ĝi bonege funkciis: mi nun povas vidi en preskaŭ kompleta malhelo. Tamen, estas unu problemeto."

"Kaj kio estas tio?" demandas la sperta kuracisto.

"Nu, mi daŭre stumbletas sur miaj oreloj!"

- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Instruistino: Joĉjo, bonvolu veni al la tabulo, kaj montru al ni sur la mapo, kie estas Ameriko?
Joĉjo: Jen, fraŭlino, ĉi tie ĝi estas.
Instruistino: Tre bone, Joĉjo. Nun, infanoj, diru al mi, kiu malkovris Amerikon?
Lernantoj: JOĈJO!
- Adrian BOLDAN, 102_Esperanto

Forta vento

"S-ro kuracisto," timidas Amanda, kiu ne kuraĝas uzi la rektan vorton por sia sanproblemo, do serĉas eŭfemismon, "mi havas... mi havas... nu, mi havas fortan venton... Ĉu vi havas ion por tio?"

"Jes," respondas la sperta kuracisto. "Jen kajto."

- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Nur la unua mateno...

"Se vi preparus la toaston kaj sukon, karulo mia," kveris la nov-edzino, "la matenmanĝo estus preta." Bone," diris la novedzo, "kion ni "manĝos por matenmanĝo?" Toasto kaj suko" respondis la novedzino.
- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdotoj

Lavi hundon

"Mi lavis mian hundon hieraŭ vespere," diras Kruketo, "sed ĝi mortis."
"Mortis?" ŝokiĝas Baniketo. "Sed kiel? Lavado ne mortigas hundon."
"Nu, mi eble uzis malĝustan programon de la lavmaŝino...."
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Inteligenta hundo

Homo promenas en parko, kaj jen vidas viron kaj hundon sidantajn sur benketo, kaj inter kiuj staras ŝaka tabulo. La preterpasanto fiksas la rigardon, kaj vidas, ke la hundo efektive ludas!
- Damne! Kiom saĝas via hundo!
- Ĉu saĝas?! — respondas la posedanto. — Ho, vi ŝercas: ja mi gajnas 3:1!
- Grigorij L. AROSEV, esperanto-anekdotoj

Anekdoto pri Profesoro kaj Studento

La telefono de la lernejo sonoris. La profesoro iris al la telefono.
Profesoro: Jen, Profesoro Martelo!
Telefonanto: Mi deziras informi vin, ke Karlo ne povas viziti la lernejon hodiaŭ, ĉar li estas malsana.
Profesoro: Tion mi tre bedaŭras; mi deziras bonan resaniĝon! — Kiu estas ĉe la telefono?
Telefonanto: Mia patro!
- Esperanto: The World Interlanguage, p 97/245

Ne milionuloj

- Vi ne povu imagi, kiel malfacilas mia situacio: mia edzino pli frue estis edziniĝinta kun milionulo.
- Mi sentas min multe pli malbone. Mia edzino pensas, ke nun ŝi estas edziniĝinta kun milionulo!
- Litova Stelo #148

Instruo

Edzino kudras robon. Ŝia edzo observas kaj konstante replikas:
- Pli malrapide turnu maŝinon... Aŭdu, kiel ĝi zumas... Estu pli singarda. Tuj rompiĝos la fadeno... Turnu dekstren la ŝtofon... Haltu.
- Aŭskultu, — perdinte la paciencon ekkrias la edzino. — Iru for, infera spirito! Kial vi enmiksiĝas en flankon aferon?! Mi ja scipovas kudri.
- Mi ne dubas, ke vi scipovas... Mi nur volis, ke vi eksentu, kia estas mia humoro, kiam vi instruas min stiri aŭtomobilon.
- Litova Stelo #148

Laboremo

Kruko neniam laboras se ne estas strikte necese. Tial li ofte estas tielnomata "laborserĉanto" — kvankam oni devus nomi lin "kontraŭlaborulo". Sed, laŭ la normala maljusteco en nia mondo, por ricevi senlaborstipendion, li ja devas oficiale "serĉi" dungon. Kaj ĝuste nun li estas en la dung-oficejo, kaj nekomprenema burokrato pridemandas lin. Unue li komentas pri la kruka malzorga vestaĵo:
"Sed kial vi ne portas korektajn, purajn vestojn, kaj ne iras al frizisto?"
"Kial do?" lakone redemandas Kruko.
"Se vi korekte aspektus, vi povus trovi dungon."
"Kial do?"
"Ĉar tial," respondas pacience la dungperanto, "vi povos ricevi bonan salajron."
"Sed kial do?"
"Ĉar tial," respondas la malpacienciĝanta dungperanto, "vi povos ŝpari iom da mono."
"Sed kial do?"
"Estas evidente, idioto" tranĉe respondas la koleriĝanta dungperanto. "Kun la ŝparita mono vi povos bone emeritiĝi, kaj ne plu labori."
"Sed jam mi ne laboras!"
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Urĝa bezono

Je la tria matene, komizo en hotelo ricevas telefonan vokon de ebriulo, kiu demandas je kiu horo la hotela drinkejo malfermiĝos. "Ĝi malfermiĝas je meztago, sinjoro," respondas la komizo.

Post unu horo la komizo ricevas plian telefonvokon de la sama ulo, kiu ŝajnas eĉ pli ebria. "Je kiu horo malfermiĵas la drinkejo?" "Je la sama horo kiel antaŭe — meztago, sinjoro," respondas la komizo.

Plia horo pasas. La ebriulo denove telefonas, eĉ pli ebrie. "Je kju 'oro vi ziris ke malf'rmiĵ's la ĵrinkejo, a?" La komizo diras, "La drinkejo malfermiĝos meztagon, sinjoro, sed se vi ne povas atendi ĝis tiam por eniri la drinkejon, mi povas aranĝi ke la servisto portu ion al via ĉambro."

"Neeee, ulo... mi ne volas eniri la ĵrinkejon — tion mi volas ELIRI !!!"

- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdotoj

Eterno?

Tri sanktuloj kuŝas sub la paradiza pomujo. Subite, el malplena spaco, aperas iu homo kaj komencas avide manĝegi pomojn. La sanktuloj senkomprene demandas: "Kien vi rapidas? Vi ja havas la tutan eternon por tion fari!" Respondis la homo: "Estas vi, kiu havas la eternon. Sed min oni tuj denove veturigos al la reanimadejo!"
- Grigorij L. AROSEV, esperanto-anekdotoj

Brilianta ringo

Viro kun belega virino eniris ege elitan juvelan vendejon.
- Montru al ĉi tiu sinjorino la plej valoran briliantan ringon, — diris la viro.
La vendisto portis belegan ringon, kaj la virino estis ravita de ĝi.
- La ringo kostas EUR 85 000, — diris la vendisto.
- Ne estas problemo! Tuj mi subskribos la ĉekon...
- Tre bone. Hodiaŭ estas sabato, la ringon vi povos preni lunde, post kiam via ĉeko estos konfirmita en la banko.
La viro kaj la virino foriris.
Lunde li denove venis en la vendejon. Vidinte lin, la vendisto indigniĝis...
- Kial vi ne hontas aperi ĉi tie?! Via banka konto estas nula!
- Mi venis nur por danki vin pro la plej bona semajnfino, kiun mi iam ajn spertis dum mia vivo...
- Grigorij L. AROSEV, esperanto-anekdotoj

La malgranda orfiŝo

Marieta, sepjaraĝa knabino, kaŭras en la ĝardeno finplenigante kavaĵon. La najbaro ŝin vidante diras:
- Kion vi do faras, Marieta?
Ŝi respondas, sen levi la kapon, ke ŝi enterigas sian ĵus mortintan akvarian orfiŝeton.
La najbaro, iom scivoleme aldonas:
- Tiu kavaĵo ŝajnas al mi ege granda por tiom malgranda fiŝo, ĉu ne?
Tiam Marieta, delikate finkompaktigante la freŝan teron, tujtuje respondas al la najbaro:
- Kompreneble, ĝi estas en via napokapa fi-kato!
- Luko GOUVERNEU, soc.culture.esperanto

Estis viro kun kaco kvindek-centimetra, pro kio neniu virino al li permesis, ke li ŝin fiku. Do venis li al sorĉistino kaj petis helpon.

- Nenio pli facilas, — respondis tiu, — iru vi al la marĉo, venu al la tie sidanta rano kaj demandu ĝin: "Rano, rano, ĉu mi plaĉas al vi?". Ĝi diros, ke ne, kaj dek centimetroj de la kaco estos for!

Do la malfeliĉulo venis kaj demandis: "Rano, rano, ĉu mi plaĉas al vi?" — kaj la rano kvakis "ne", kaj la dek centimetroj estis for. Kaj denove demandis la viro, kaj denove neis la rano, kaj aliu centimetro-deko estis for.

- Bonege, — ĝojas la viro, — nur unu ankoraŭan fojon, kaj jen la punkto fina. Do rano, rano, ĉu mi plaĉas al vi?

- Viraĉo, — respondas la rano, — ci min jam enu-igegis!!! Mi ja per pura Esperanto respondas, ke ne, kaj ne, kaj ankoraŭfoje ne...


Rekono

Kruko estas en la Verda Krepusko. Ĉe la bufedo staras du viroj jam sufiĉe ebriaj, kiuj interparolas:

Unua ebriulo: Ho, ŝinjoro, vi havaŝ tre belan ĉapelon!
Dua ebriulo: Dankon, ŝinjoro, mi fakte fieraŝ pro ĝi.
Unua: Kie vi aĉetiŝ ĝin?
Dua: Mi aĉetiŝ ĝin ĉe butiko Ĉio por Ĉiu.
Unua: Ĉu tie? Ankaŭ mi oftege iraŝ tien. Ĉu ankaŭ vi vivaŝ en la kvartalo?
Dua: Jeŝ. Mi loĝaŝ en Kverk-ŝtrato.
Unua: Nekredeble! Ankaŭ mi loĝaŝ en tiu ŝtrato.

Kruko mirigite diras al la kelnero: Nekredeble ke tiuj du uloj vivas en la sama strato, kaj nur nun renkontiĝas.

La kelnero respondas: Ne kredu tion, amiko. Fakte, ili estas patro kaj filo — sed kiel kutime, ili estas tiom ebriaj ke ili ne rekonas unu la alian!

- Rikardo CASH, liberaj-anekdotoj

Kalkulo

Kruko portas sakon en kiu io moviĝas.
Baniko scivolas: Kion vi havas en la sako, Kruko?
Kruko respondas: Mi havas kokinojn.
Baniko: Ĉu kokinojn? Ĉu vi bonvolus doni al mi unu?
Kruko: Ne!
Baniko: Se mi divenus kiom da kokinoj estas, ĉu vi donus unu?
Kruko: Ha! Se vi precize divenos kiom da kokinoj estas, mi donos al vi ambaŭ!
Baniko: Estas ses!
- Rikardo CASH, liberaj-anekdotoj

Floreto

Konfeso de junulino: "Kiam mi estis knabino, mia panjo ofte enplektis floron en miajn harojn. Tio aspektis tre bele, sed la poto ege dolore frapis la kapon..."
- Grigorij L. AROSEV, esperanto-anekdotoj

Kasisto

- Nia firmao serĉas kasiston.
- Sed vi jam dungis kasiston pasintsemajne!
- Jes, tui estas li, kiun ni serĉas!
- Boogier, esperanto-anekdotoj

Nekrologo 1

Kruko vidas ke Baniko avide legas ĵurnalon, kaj demandas: Kio estas tiom interesa en la ĵurnalo?
Baniko: Estas la nekrologo. Mi ĉiutage legas ĝin por scii ĉu mi ankoraŭ ne mortis.

Nekrologo 2

Baniko: Ĉu vi neniam legas la nekrologojn?
Kruko: Mi ne, sed Jozefino jes. Ŝi ĉiam miras ke la homoj mortas laŭ alfabeta ordo!
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

6+9=20 (?)

Instruistino demandas al lernanto: "Bercis, se mi donacos al vi ses kuniklojn kaj via patro donacos al vi ankoraŭ naŭ kuniklojn, kiom da kunikloj vi havos en-tute?" Post iom da meditado la knabo respondas: "Dudek."

"Ĉu? Aŭskultu pli atente: mi donacos ses kaj via patro naŭ kuniklojn. Do, entute?" La lernanto denove enpensiĝis kaj dubeme ripetas la samon: "Dudek."

La mirigita instruistino malrapide ripetas la saman demandon, sed en pli konciza formo: "Ĉu ses kaj naŭ faras dudek?" La knabo respondas: "Ne, ĝi faras dekkvin." "Kial do vi diradas: dudek?"

La lernanto rezone klarigas: "Ĉar kvin kuniklojn mi jam havas mem."

- Juna Amiko

8 Marto 2003 modifita, de Ailanto kompilita.