Ŝercaro naŭa


Interparolo

— Vi nur tiam estas al mi afabla, kiam vi bezonas monon!
— Sed, karulo, mi ja ĉiam estas afabla al vi...
— Bedaŭrinde!
Ŝerco pluktita el kolekto 1934 de la gazeto La Praktiko.
- La Ondo de Esperanto #113 (2004/3)

Moderna miraklo

— Admirindan aferon mi vidis hodiaŭ! La antaŭa parto — serpento, la malantaŭa — krokodilo!
— Neeblaĵo! Kie vi estis, ĉu en la akvario?
— Ne! En ŝuvendejo!
Ŝerco pluktita el kolekto 1934 de la gazeto La Praktiko.
- La Ondo de Esperanto #113 (2004/3)

Superflua

— Mi volas aĉeti trinkvazon por mia hundo.
— Bonvolu, sinjorino! Jen tre taŭga plado! Eĉ la surskribo staras sur ĝi: "La trinkilo de la hundeto", por ke hazarde oni ne uzu ĝin por alia celo.
— La surskribo estas superflua. Mia edzo neniam trinkis akvon, kaj mia hundo ne povas legi.
Ŝerco pluktita el kolekto 1934 de la gazeto La Praktiko.
- La Ondo de Esperanto #113 (2004/3)

Miskompreno

— Kiam mi vojaĝis en Afriko, precize je noktomezo mi aŭdis teruran blekon de leono. Mi elkuris el la tendo, prenis rapide la pafilon kaj mortpafis la leonon en nokta ĉemizo...
— Nu, tion mi tamen ne kredas! Kiel povis esti la leono en nokta ĉemizo?
Ŝerco pluktita el kolekto 1934 de la gazeto La Praktiko.
- La Ondo de Esperanto #113 (2004/3)

Zorgnuliganto

Baniko renkontas sian amikon Kruko, kiu ridetas kaj aspektas tre bonstata. Pri tio Baniko miras, ĉar ĝis nun Kruko ĉiam malsukcesis en siaj aferoj.
"Ho, vi ridetas kaj vere aspektas bonhavulo!" eksklamas Baniko. "Ĉu vi komencis sukcesozan entreprenon?"
"Jes," kontente ridetas Kruko. "Mi eĉ ĵus dungis privat-sekretarion."
"Mirinde! Sed diru, kial vi bezonas privat-sekretarion?"
"Mi lin dungis por ke li nuligu miajn zorgojn."
"Kiel? Mi ne komprenas."
"Nu, ĉiumatene mi transdonas al li ĉiujn neagrablajn poŝtaĵojn."
"Do, ĉiujn poŝtaĵojn!"
"H'm. Li prilaboras la poŝtaĵojn tiel ke mi povas deteni min de ĉiuj malagrablaĵoj. Tial mi lin nomas mia 'zorgnuliganto'."
"Sed diru, amiko," insistas Baniko, "tia kunlaboranto certe kostas multe da mono."
"Jes ja. Li havas salajron de 3'000 eŭroj!"
"Ĉu jare?"
"Ne, ne..., 3'000 eŭrojn monate!"
"Sed, kiel vi gajnas sufiĉe da mono por pagi lin?"
"Nu, tio estas lia unua zorgo."
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Kulpulo

Avino demandas malgrandan nepon:
— Kiu elbatis fenestron en kuirejo?
— Panjo. Sed kulpas paĉjo. Kiam telero flugis al lia kapo, li subite flankeniĝis.
- Litova Stelo #155 (1/2004)

Blondulino

Belega blondulino, ŝoforanta eĉ pli belegan aŭton, haltas ĉe la ruĝa lumo. Aperas almozpetanto, kiu petas al ŝi cigaredon. Ŝi donas cigaredon al li, feliĉa fini tiel facile kun li. Intertempe, la semaforo verdiĝas, do ŝi puŝas la pedalon ĝis funde, kaj foriras. Je la sekvanta semaforo, strange, la sama almozulo petas: "Sinjorino, mi bezonas fajron." Nervozita, ŝi donas al li fajron. Je la tria semaforo, la sama almozulo! "Sinjorino, se vi donos al mi dolaron, mi montros al vi kiel eliri el la rondiro."
- Adrian BOLDAN, esperanto-anekdotoj

Reldomo

Baniko posedas tereneton en la kamparo, kaj forte deziras konstruigi sur ĝi feriodometon, sed ne havas la monrimedojn. Li konsideras la eblecon aĉeti ruldomon, kaj komencas rigardi la reklamgazetojn.

Li trafas interesan reklamon: "La Bervala Nacia Fervojo forvendas malnovajn pasaĝervagonojn tre favorpreze."

Li informiĝas detale, kaj decidas aĉeti do NE ruldomon, sed "reldomon".

Post kelkaj semajnoj, li invitas Krukon veni lin viziti en la kamparo. Bedaŭrinde, la tago estas ege pluva, sed Krukon allogas la interesa sperto dormi en fervojvagonon.

Sed kun mirego li konstatas ke Baniko sidas ANTAŬ sia vagono sub la pluvego, fumanta sian pipon.

"Sed homo, vi ja tute malsekiĝos!" li krias al Baniko. "Kial vi ne sidas interne?"

"Jam de du tagoj pluvas," klarigas Baniko. "Mi ege emis pipfumi, sed ne povas fumi interne, ĉar bedaŭrinde la Nacia Fervojo vendis al mi... vagonon por nefumantoj!"

- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

— Kelnero, mi volus manĝi tion, kion manĝas kliento ĉe najbara tablo.
— Mi provos alporti, sed mi dubas ĉu sukcesos al mi forpreni tion de li.     (germane)
Tradukis el la pola lingvo Esperantistoj el Olsztyn.
- La Ondo de Esperanto #115 (2004/5)

Post longa atendo kliento turnas sin al la kelnero:
— Ĉu vi scias...? En via restoracio mi sentas min same kiel en mia propra hejmo.
— Ĉu ni tiel bone nutras?
— Ne! Ankaŭ hejme ĉiuj min neglektas!
Tradukis el la pola lingvo Esperantistoj el Olsztyn.
- La Ondo de Esperanto #115 (2004/5)

— Mi petas mineralakvon.
— Kun suko aŭ sen?
— Kun suko.
— Kun kiu suko?
— Kun la oranĝa.
— Mankas la oranĝa.
— Do, kun la framba.
— Mankas ankaŭ la framba.
— Do, mi petas sen suko.
— Bone! Sen kiu suko?
Tradukis el la pola lingvo Esperantistoj el Olsztyn.
- La Ondo de Esperanto #115 (2004/5)

SOS

Kial, kiam ŝipo sinkas, oni krias "Unue virinoj kaj infanoj!"?
Ĉar poste la ŝarkoj ne plu malsatas....
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Neekzistanta kanalo

Instruistino de geografio demandas Peĉjon, ĉu li scias ion pri Panama Kanalo.
— Ne, en nia televidilo tia kanalo ne estas.
- Litova Stelo #156 (2/2004)

Plumbisto

En granda altklasa hotelo, oni alvokas plumbiston por ripari kranon, sed oni indikas al li malĝustan ĉambronombron. Li eniras la ĉambron, trairas, kaj malfermas la banĉambran pordon, kaj ektroviĝas antaŭ tutnuda virino en la bankuvo. "Iiiiiiiiiii!" krias la terurita virino. La plumbisto respondas "Kaj kio, do? Ĉu vi neniam antaŭe vidis plumbiston?"

Hundo bojas...

Ĉiunokte la bojegado de la najbara hundo malhelpas Krukon dormi.
«Ĉi-foje estas tro!» li ekkrias, saltas el la lito, kaj eliras la dormoĉambron.
Li revenas post kelkaj minutoj, kaj mirigita Jozefino demandas, «Sed kion vi faris, Kruko? Ĝi plu bojas.»
«Mi metis la hundon en NIAN ĝardenon. Tiel ĉi, la najbaroj ekkomprenos!»
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Milita subteno

En rezidejon de generaloj enkuras leŭtenanto:
- Via Generala Ekselenco! Grava novaĵo: Najbarlando aliĝis al la milito!
La generalo:
- Nu, sendu kontraŭ ili 3 niajn diviziojn.
La leŭtenanto:
- Permesu raporti, ke Najbarlando aliĝis al la milito subtene al ni!
La generalo:
- Malbona novaĵo! Nun ni devas sendi por helpi ilin 10 niajn diviziojn.
- Grigorij L. AROSEV, esperanto-anekdotoj

Tigro

- Paĉjo, paĉjo, iru ni en zoon!
- Ne, fileto, mi ne havas tempon.
- Paĉjo, iru ni en zoon - onidire tie nuda virino rajdas sur tigro!
- Ĉu vere? Nu, iru ni... Mi tre longan tempon ne spektis tigron...
- Grigorij L. AROSEV, esperanto-anekdotoj

Irakano kaj usonano

Tri usonaj soldatoj veturas laŭ ŝoseo kaj vidas rande kuŝantan korpon de alia soldato, sveninta. Apude troviĝas irakano — en la sama stato. La soldatoj helpis ilin ambaŭ kaj komencis pridemandi la soldaton, kio okazis. Tiu do ekrakontis:

— Mi iras laŭ la vojo kaj subite vidas, ke ĉi tiu ulo celas min per la pafilo Kalaŝnikov. Mi faras same kaj kriegas al li: "Saddam estas idioto!" Li responde krias: "Bush estas kreteno!" Kaj jen, staras ni meze de la vojo, ridetas unu al la alia, manpremas, kaj... subite aŭto frapegis nin!

- Grigorij L. AROSEV, liberaj-anekdotoj

Ĉiu siavice

Kruko kaj Baniko ferias ĉe la farmista patro de Baniko. Unufoje, Kruko promenas, kaj renkontas Banikon, kiu kondukas bovinon.
"Saluton, Baniko," diras Kruko. "Kion vi faras kun la bovino?"
"Nu ja, mi kondukas ŝin al la virbovo."
"Ĉu? Mi kredis ke via patro okupiĝas pri tio."
"Jes, kutime. Sed ĉifoje estas la virbovo...."
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Vivo kaj morto

Policano haltigas veturigiston pro lia tro rapida veturado. Dum la policano aliras la aŭton, li vidas ke la viro estas tre nervoza.
"Bonan tagon, sinjoro. Ĉu vi konscias kial mi haltigas vin?"
"Jes, Sinjoro Policano... mi scias ke mi tro rapidiĝis — sed estas afero de vivo kaj morto!"
"Ho, vere..? Kiel?"
"Ĉe mia hejmo nuda virino atendas min."
"Hmm... Mi ne vidas kial tio fakte estas afero de vivo kaj morto."
"Nu, se mi ne revenus hejmen antaŭ kiam mia edzino revenas, mi estos mortinto!"
- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdotoj

Vidindaĵoj

Knabeto veturas en buso kun la gepatroj:
- Panjo, rigardu - lago!
- Panjo, rigardu - bovino!
- Panjo, rigardu - kamomiloj!
- Paĉjo, rigardu - blondulino!
- Garik KOKOLIJA, per-esperanto-humuro

Inteligenta demando

"S-ro doktoro," diras Kruko, "oni ĵus kalkulis ke mi havas Inteligentec-Kvocienton de 15, kaj mi vere ne komprenas kial."
"Estas tute nature ke vi ne komprenas kial...."
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Arbohakisto

Kruko kandidatas kiel arbohakisto en Kanado.
La estro rigardas lin kaj diras, "Vi aspektas ja fortika. Ĉu vi havas atestilojn? Kie vi laste laboris?"
"Jes, jen miaj atestiloj," respondas Kruko. "Mi laste laboris en Saharo."
"Ĉu vi priŝercas min!? Ne ekzistas arboj en Saharo!"
Kruko frotas la manojn, "Ja ne PLU!"
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Stultega ŝerco

— Kio estas nevidebla kaj odoras karoton?
— Kuniklofurzo.
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Komputisto I

Edzino, al komputisto:
- Karulo, iru al la magazeno kaj aĉetu salamon. Se ili havas ovojn, aĉetu dekduon.
La programisto alvenas magazenon:
- Ĉu vi havas ovojn?
- Jes.
- Tiam, bonvolu doni al mi dekduon da salamoj.
- Adrian BOLDAN, per-esperanto-humuro

Komputisto II

Ses komputistoj (tri Linux-kodantoj kaj tri Microsoft-kodantoj) iris per trajno al granda komputa konvenon. La mikrosoftanoj havis tri biletojn, sed la linuksanoj nur havis unu. La mikrosoftanoj demandis al la linuksanoj kiel ili faros, kaj ili respondis: "Vi ja vidos kiel ni faros..."

Kiam ili vidis la kontrolisto, la linuksanoj ekstaris, kaj ili entris triope en unu necesejo. La mikrosoftanoj donis iliajn tri biletojn, kaj kiam la kontrolisto alvenis al la necesejo, li frapis sur la pordo kaj diris: "Vian bileton, bonvolu!", kaj la linuksanoj glitis ilia bileto sub la pordo.

La mikrosoftanoj vidis ĉi tion, kaj ili decidis fari tiele dum la hejmvojaĝo. Kio diritis, tio faritis, kaj dum la hejmvojaĝo, la mikrosoftanoj nur havis unu bileton. Sed ili estis miregigitaj kiam li malkovris ke la linuksanoj ne havis iom bileton! Ankoraŭ la mikrosoftanoj demandis kiel ili faros, kaj ankoraŭ ili respondis: "Vi ja vidos kiel ni faros..."

Do, kiam la kontrolisto viditis, la tri mikrosoftanoj entris triope en unu necesejo, kaj la linuksanoj entris triope en alia necesejo— sed kiam la pordoj fermitis, unu el la linuksanoj rapide eliris el la necesejo, kaj li frapis sur la pordo de la necesejo de la mikrosoftanoj, kaj diris: "Vian bileton, bonvolu!"

- Albertus ARENDSEN, per-esperanto-humuro

Anjo: "Mi trovas ke estas malnobla!"
Moeder: "Kio estas malnobla?"
Anjo: "Ja, vi edzigis patron, avino edzigis avon, sed mi edzigu nekonatulon!"
- Albertus ARENDSEN, per-esperanto-humuro

Kiel malfermigi ĉampanjofabriko? Per kontraŭĵeti boaton!
- Albertus ARENDSEN, per-esperanto-humuro

Desegninstruisto: "Kial vi ne jam designis iom?"
Lernanto: "Jes, mi designis paŝtitan bovinon!"
Instruisto: "Do, kie estas la herbo?"
Lernanto: "La bovino manĝis ĝin."
Instruisto: "Kaj kie estas la bovino?"
Lernanto: "Ĉu vi pensas ke la bovino restus kiam la herbo forestas?"
- Albertus ARENDSEN, per-esperanto-humuro

Kio estas flava, sed nevidebla? Banano malantaŭ muro.
- Albertus ARENDSEN, per-esperanto-humuro

Fiŝkaptado

Post la prezidanta baloto G. Buŝ kaj J. Kerri kolektis precize egalan kvanton de voĉoj— do, absolute neniu gajnis. Por iel difini la venkinton oni finfine decidis jene: la du kandidatoj veturos al Alaska kaj fiŝkaptos. Kiu kaptos pli da fiŝoj— tiu gajnos.

En la unua tago Kerri kaptis 10 fiŝojn, Buŝ— eĉ ne unu.
En la dua tago Kerri kaptis 15 fiŝojn, Buŝ— eĉ ne unu.
En la tri tago Kerri kaptis 20 fiŝojn, Buŝ— eĉ ne unu.

Finfine la subuloj de Buŝ decidis esplori la aferon kaj komencis kaŝrigardi Kerri-n. Kaj jen unu el la Buŝ-uloj krias al la ĉefo:

- Mr Bush, estas aroga trompo! Ili faras truojn en la glacio!

- Grigorij L. AROSEV, liberaj-anekdotoj

17 Oktobro 2004 modifita, de Ailanto kompilita.