Ŝercaro deka


Moseo dum siaj unuaj jaroj

- Enesperantigita de Golbery Gomes CAPISTRANO

Nova jaro

Du blondulinoj:
- Ĉu vi scias, ke ĉi-jare la novjara festo okazos vendrede?
- Damne!!! Nur ne la 13-an!
- Grigorij L. AROSEV, esperanto-anekdotoj

Klara respondo

— Sinjoro advokato, mi volas disiĝi de mia edzino.
— Bone! Kaj pro kiu kaŭzo?
— Ĉar ni estas geedzoj!
Ŝerco pluktita el kolekto 1934 de la gazeto La Praktiko.
- La Ondo de Esperanto #120 (2004/10)

Dum ĉasado

Ĉasisto: Diablon! Denove forkuris la leporo. Mi opinias, ke mi pafis iom tro maldekstran.
Servisto: Ne, grafa moŝto, la pafo estis perfekta, nur la leporo estis iom tro dekstre.
Ŝerco pluktita el kolekto 1934 de la gazeto La Praktiko.
- La Ondo de Esperanto #120 (2004/10)

Indigniĝo

— Eriko, hodiaŭ frumatene venis la kudristino kun la fakturo. Ŝi postulis tujan pagon, ĉar ankaŭ ŝi devas pagi urĝan ŝuldon.
— Bela afero! Ŝi ŝuldas kaj mi devas pagi.
Ŝerco pluktita el kolekto 1934 de la gazeto La Praktiko.
- La Ondo de Esperanto #120 (2004/10)

La ĝusta kuracilo

— Ĉu ekzistas kuracilo kontraŭ la amo vekiĝinta je la unua rigardo?
— Jes, ... la dua rigardo.
Ŝerco pluktita el kolekto 1934 de la gazeto La Praktiko.
- La Ondo de Esperanto #120 (2004/10)

En la lernejo

— Kial povas esti, Karlo, ke nun via matematika tasko estas tute bone solvita?
— Mia paĉjo forvojaĝis!
Ŝerco pluktita el kolekto 1934 de la gazeto La Praktiko.
- La Ondo de Esperanto #120 (2004/10)

Amara konfeso

Ni devas preni monon por tio, kion ni faras plezure...
Ni faras tion eĉ kiam ni ne volas tion fari...
Preskaŭ ĉiuj ne deziras pagi al ni...
Ĉiuj blasfemas nin...
Kaj superuloj kaj subuloj malrespektas nin.
Kial mi fariĝis programisto?
- Grigorij L. AROSEV, esperanto-anekdotoj

Vestprovado 1

Jozefino eniras vestovendejon, kaj diras al la vendistino, 'Mi volus provmeti tiun mamzonon en la montrofenestro.'
'Nu vidu, sinjorino' respondas la vendistino, 'prefere vi faru tion en la provbudo....'
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Vestprovado 2

En modvestbutiko, Kruko hezite petas al tre bela komizino, "Mi ŝatus aĉeti gantparon por mia edzino, sed mi ne certas pri ŝia grando...."
"Do, mi provu ilin," proponas la komizino metante la gantojn. "Kaj vi provu taksi la grandon."
"Jes, jen," diras Kruko. "Ŝiaj manoj estas samgrandaj kiel viaj. Do, mi prenos ilin."
"Kaj ĉu vi ŝatus ion alian, sinjoro?" demandas la junulino.
"Nu... eble...," cerbumas Kruko. "Jes, fakte, nun ke vi proponas tion, mi aĉetu por ŝi ankaŭ mamzonon kaj kalsoneton...."
- Alan MENDELAWITZ, esperantoaustralia

Mamnutrado

Virino kun bebo estis en la ekzamen-ĉambro de kuracisto, atendante la kuraciston por ke li donu la unuan ekzamenon de la bebo. La kuracisto alvenis, ekzamenis la bebon, kontrolis lian pezon kaj, estante iomete ĉagrenita, demandis ĉu la bebo estis nutrata per brusto aŭ per botelo.

"Mamnutrata," ŝi respondis.

"Bone, demetu viajn vestaĵojn ĝis la talio," la kuracisto ordonis. Ŝi faris tion kaj tiam la kuracisto pinĉis ŝiajn mampintojn, kaj poste premis, knedis kaj frotis ambaŭ mamojn dum zorga ekzameno. Indikante al ŝi ke ŝi vestu sin, li diris, "Estas klare kial ĉi tiu bebo havas nesufiĉan pezon. Vi ne havas lakton."

"Tion mi scias, Doktoro," ŝi respondis, "Mi estas lia avino, sed mi tamen kontentas ke mi ĉeestis hodiaŭ."


Juda edziĝkonsilo

Ne edzigu belan virinon. Ŝi povas forlasi vin.
Kompreneble, ankaŭ malbela virino povas forlasi vin. Sed tio ne gravos.
- Adrian BOLDAN, per-esperanto-humuro

Ne mia kokino

Kruko veturas en la kamparo, kaj subite kokino ekkuras en la strato, kaj la aŭto ruliĝas super ĝi. Kruko portas ĝin al la proksima farmodomo, kaj demandas al la farmisto: 'Ĉu ĉi tiu estas via kokino?'
'Ne, ne,' respondas la farmisto. 'Miaj kokinoj ne estas tiom plataj....'
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Opinio dua

'Sinjoro Kruko,' diras la kuracisto post zorga ekzameno, 'vi havas hepatkanceron, kaj tio estas nekuracebla.'
'Neeble!' krias Kruko. 'Mi volas duan opinion.'
'Bone: vi estas ankaŭ malbelega.'
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Problem-plena ulo...

Mia konatulo havas problemojn. Li suferas sendormecon kaj disleksion kaj estas agnostikulo. Dum duono de la nokto li kuŝas sendorme, demandanta al si ĉu vere ekzistas iu Ido.
- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdotoj

La plej bona medikaĵo

Kruko konsultas sian kuraciston, plendante ke li malbone fartas. La kuracisto zorge ekzamenas lin, kaj tiam skribas preskribon kun tri medikaĵoj.

"Jen tri piloloj," diras la kuracisto. "Prenu verdan pilolon kun granda glaso da akvo kiam vi leviĝas matene. Prenu bluan pilolon kun granda glaso da akvo post la tagmanĝo. Kaj prenu ruĝan pilolon kun granda glaso da akvo ĵus antaŭ ol enlitiĝi."

"Skorzonero!" nervozas Kruko pro la kvanto da medikaĵoj. "Sed kiu do estas mia malsano?"

La kuracisto respondas, "Vi ne trinkas sufiĉe da akvo."

- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Promeso estas promeso

Joĉjo alvenas al la lernejo plorante. La instruistino kompate demandas, "Sed kio okazis al vi, etulo?"
"Bu hu hu! ĉi-matene panjo iris por dronigi la ses katidetojn kiuj ĵus naskiĝis!"
"Ho, certe tio estas malĝojiga," diras la instruisto. "Sed tio ne estas kialo por tiom ploregi."
"Sed jes!" plorkrias Joĉjo. "Panjo promesis ke MI povos dronigi ilin!"
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Rehavigi junecon

80-jara Fedĉjo ĉe kuracisto. La kuracisto diras:
- Sinjoro Fedĉjo, mi timas, ke mi ne povos rehavigi por vi la junecon. Via aĝo tion ne permesas.
Fedĉjo:
- Doktoro, por kio rehavigi junecon! Vi nur prizorgu, ke mi daŭre fariĝu malpli juna!
- Grigorij L. AROSEV, esperanto-anekdotoj

Lageto

Iu oldulo, posedanto de grandega bieno, en iu tago promenis tra la posedaĵo. Li iris al la fruktaj arboj por preni kelkajn pomojn, kaj tiucele tenis en la mano sitelon. Veninte al eta lago, kiu same estis ene de lia bieno, li konstatis, ke en la lageto gaje petolis kelkaj ĉarmegaj junulinoj. Vidinte la oldulon, ili kriis kaj fornaĝis al la fora bordo de la lago. Unu el la junulinoj diris:
- Ni ne eliros el la lago dum vi estas ĉi tie!

La oldulo sombriĝis kaj diris:
- Mi venis ĉi tien ne por observi kiel vi banas vin ĉi tie nudaj. Nek por forpeli vin el la lago sen viaj vestoj.

Li levis la sitelon kaj plu diris:
- Mi venis ĉi tien nur por doni manĝon al mia krokodilo.

- Grigorij L. AROSEV, esperanto-anekdotoj

Intervjuo kun la frenezelujestro

- Doktoro, bonvolu rakonti al mi, kiel vi ekscias, ke viaj pacientoj estas jam sanigitaj?
- Por tiu ĉi celo mi havas iun simplan teston. Mi plenigas bankuvon per akvo, metas apude tekulereton kaj glason, kaj proponas al testato senakvigi la bankuvon...
- Ho, mi komprenas! Ĉiu normala homo sendube elektus la glason!
- Tute ne. Ĉiu normala homo eltirus la bankuv-ŝtopilon!
- Alan MENDELAWITZ, esperantoaustralia

Utilaj ciferoj

La instruistino demandas al eta Joĉjo ĉu li bone konas la ciferojn.
"Jes ja," respondas Joĉjo. "Mia paĉjo instruis al mi."
"Bone, ni vidu," diras la instruistino. "Kiu estas la cifero post tri?"
"Kvar", senhezite respondas Joĉjo.
"Jes, bone. Kaj post ses?"
"Sep."
"Tre bone, via paĉjo bone instruis al vi," diras la instruistino. "Kaj fine, kio estas post dek?"
"Fanto."
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Rapida manĝaĵo

Kruko veturas sur malgranda kampara vojo je ĉ. 30 kmh, kiam li subite rimarkas kokinon kiu kuras samrapide apud lia aŭto... kaj ke ĝi havas tri krurojn!

Li rapidigas la aŭton ĝis 80 kmh, sed la kokino facile kuras samrapide. Post kelkaj kilometroj, la kokino turniĝas en farmvojon, kaj kuras en kokinejon apud malnova farmdomo.

Kruko tre scivolas pri tiu stranga besto, do li parkas apud la domo. Li tuj rimarkas ke la tuta kokinejo plenas je trikruraj kokinoj. Li do iras al la domo kaj frapas je la pordo.

"Mi vidis vian trikrurajn kokinojn," Kruko diras al la maljuna farmisto kiu malfermas la pordon.

"Jes," respondas la farmisto. "Mia filo estas genetikisto. Li bredis tiujn trikrurajn kokinojn, ĉar kiam ni mangas kokinon, mi, mia edzino, kaj li ĉiuj preferas kokinkruojn, kaj tiel ni ne devas mortigi pli ol unu."

"Mirinde," diras Kruko. "Mi neniam aŭdis pri io tiom fantasta. Cetere, kiel ili gustas?"

"Mi ne scias," konfesas la farmisto. "Ni neniam kaptis unu el ili."

- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Hotelrestoracio

- "Saluton. Je kioma horo vi servas la matenmanĝon?"
- "Ekde la 7a ĝis la 11a."

- "Kaj la tagmanĝo kaj la vespermanĝo?"
- "Tagmanĝo de la 12a ĝis la 16a, kaj la vespermanĝo de la 18a ĝis la 22a."

- "Damne! Pro tiu horaro mi ne sufiĉe havos tempon por traveturi la urbon!"

- Alan MENDELAWITZ, esperantoaustralia

En loka restoracieto...

En loka restoracieto belega virino proksimiĝas de la baro. Ŝi signas al la kelnero, kiu proksimiĝas. Kiam li alvenas, ŝi signas allogmaniere, ke li proksimiĝu pli. Li kliniĝas super la baron. Ŝi dolĉe ekkaresas lian abundan barbon.
- Ĉu vi estas la estro? ", demandas ŝi karesante sensuale lian vizaĝon.
- Hem... fakte ne. ", respondas la kelnero.
- Ĉu vi povus lin venigi? ", demandas la virino trapasante sian manon en la hararo de la kelnero.
- Fakte... bedaŭrinde ne. ", sufloras la kelnero videble ĝuante pri la situacio.
- Ĉu vi povus fari ion por mi? ", demandas la virino nun glitigante siajn fingrojn sur la lipoj de la kelnero.
- Memkompreneble! ", respondas la viro.
- Mi ŝatus lasi al li mesaĝon. ", diras ŝi enŝovante unu fingron, kaj iom poste alian, en la buŝon de la kelnero, kiu suĉas ilin milde.
- Pri kio temas? ", demandas la kelnero.
- Diru al li, ke ne plu estas necesejpapero nek mansapo en la porvirina necesejo.
- FAGOT Alain, soc.culture.esperanto (pere de nur-anekdotoj)

Testo pri alkoholo

—Denove vi ebrias!
—Tute ne.
—Nu, blovu al mi tra serur-trueto!
La edzo blovis.
—Vi estas stulta kaj viaj ŝercoj stultaj. Kaj nun blovu per la buŝo, — aŭdiĝis edzina voĉo malantaŭ la pordo.
- Litova Stelo #161 (1/2005)

Pesimisto vidas tunelon,
optimisto vidas lumon ĉe la fino de la tunelo,
realisto vidas tunelon, lumon kaj trajnon.
Sed la maŝinisto de la trajno vidas tri idiotojn,
sidantajn sur la trakoj.
- Marc VANDEN BEMPT, "Litova Lingvo per Esperanto-okuloj", paĝo 157

Bona krajono

Joĉjo provas fari siajn lernotaskojn, sed daŭre grumblas.
"Fek!" li fine diras. "Panjo, mi bezonas novan krajonon!"
"Kial?" demandas Jozefino.
"Ĉar ĉi tiu faras tro da eraroj!"
- Alan MENDELAWITZ, esperantoaustralia

Firma pruvo

Jozefino kaj Manjo diskutas pri siaj edzoj. Laŭ Jozefino, ĉiuj viroj estas nefidindaj.
"Vi malpravas," kontestas Manjo. "Mi havas absolutan fidon je mia Francisko."
"Vi estas naiva," diras Jozefino. "Li ofte pasigas tutan tagon ĉe la lago por fiŝi, ĉu ne? Kiel vi povas esti certa ke li ne reale pasigas la tempon kun amatino?"
"Ho, mi estas absolute certa. Mi havas firman pruvon."
"Kiun pruvon?" scivolas Jozefino.
"Tre simple," respondas Manjo. "Mi scias ke li reale fiŝas, ĉar li neniam portas fiŝojn hejmen!"
- Alan MENDELAWITZ, esperantoaustralia

Veturilo

Du puloj eliras kinejon en venta kaj pluva nokto.
"Ĉu ni iru hejmen piede?" demandas la unua pulo.
"Ne," respondas la dua. "Ni prenu hundon."
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Konsumi kulturon

Kapro serĉas ion por manĝi en rubejo, kaj trovas malnovan kinofilmon. Ĝi iom snufas ĝin, decidas ke ĝi estas manĝebla, kaj rapide formaĉas ĝin.
Alia kapro vidis tion, kaj demandas: Ĉu tiu filmo estis bona?
La unua kapro respondas: Ne malbona; sed mi pli ŝatis la libron.
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Pri blondulinoj

Dum tagmanĝo la edzo subite diras al sia edzino:
— Karulino, ĉu vi ne volas farbi viajn harojn hele?
— Sed kial?
— Mi legis ie, ke blondulinoj estas tre bonaj kuiristinoj.
- Litova Stelo #162 (2/2005)

Distranĉo de torto

— Karulo, prenu el fridujo torton.
— Jen ĝi estas, karulino. Kaj en kiom da pecoj distranĉi ĝin: en kvar aŭ en ses?
— Distranĉu en kvar, ĉar ses pecojn mi ne formanĝos.
- Litova Stelo #162 (2/2005)

14 Junio 2005 modifita, de Ailanto kompilita.