Ŝercaro dekunua


Elekto

— Elektu: aŭ mi, aŭ biero!
— Kaj kiom da biero?
- Litova Stelo #162 (2/2005)

Juda logiko

Post monatoj de intertraktado kun la aŭtoritatoj, iu Talmudisto (judo kiu dum jaroj kunstudas la Talmudon en judreligia seminaro) de Odeso finfine akiris permeson viziti Moskvon.

Li surtrajniĝis kaj trovis liberan lokon. Ĉe la sekvanta haltejo envenis juna viro kaj sidiĝis proksime de li. La judo rigardis la novan najbaron kaj pensis: Tiu ĉi ulo ne aspektas kiel kamparano. Kaj se li ne estas kamparano, li probable venas de ĉi tiu distrikto. Se li venas de ĉi tiu distrikto, tiam li devas esti judo, ĉar finfine ĝi estas juda distrikto.

Sed de la alia flanko: se li estas judo, kien do li povus iri? Mi estas la sola judo en nia distrikto, kiu havas permeson veturi al Moskvo.

Aha, atendu! Ĝuste ekster Moskvo situas vilaĝeto nomata Samvet, kaj judoj ne bezonas specialan permeson por iri al Samvet. Sed kial li veturus al Samvet? Li certe estas iranta viziti unu de la judaj familioj loĝantaj tie. Sed kiom da judaj familioj estas en Samvet? Aha, nur du- La Bernsteinoj kaj la Steinbergoj. Sed ĉar la Bernsteinoj estas terura familio, evidente belaspekta ulo kiel li certe vizitas la Steinbergojn.

Sed kial li estas iranta al la Steinbergoj en Samvet? La Steinbergoj havas nur filinojn, du, do eble li estas ilia bofilo. Sed se li estas tia, kiun filinon li edzinigis? Oni diras ke Sara Steinberg edziniĝis al bela advokato de Budapeŝto kaj Ester edziniĝis al negocisto el Ĵitomer. Do li devas esti la edzo de Sara. Tio signifas ke lia nomo estas Aleksander Cohen, se mi ne eraras.

Sed se li venas de Budapeŝto, tial pro la antisemitismo kiun ili havas tie, li certe devis ŝanĝi sian nomon.

Kio estas la hungara ekvivalento de Cohen? Tio estas Kovacs. Sed ĉar ili permesis al li ŝanĝi lian nomon, li certe devus havi specialan statuson por ŝanĝi ĝin. Kio tio povus esti? Li certe devus esti doktoriĝinto de universitato. Nenio malpli ol tio.

En tiu ĉi punkto, sekve de tio, la Talmuda lernanto turnas sin al la juna viro kaj diras: "Pardonu min, d-ro Kovacs. Ĉu ne ĝenos vin se mi malfermos la fenestron?"

"Tute ne", respondis la surprizita kunvojaĝanto. "Sed de kie vi konas mian nomon?"

"Aha", respondis la Talmudisto, "Tio estas memevidenta".

- Josef SHEMER, esperanto-anekdotoj

Konsumi kulturon

Kapro serĉas ion por manĝi en rubejo, kaj trovas malnovan kinofilmon.
Ĝi iom snufas ĝin, decidas ke ĝi estas manĝebla, kaj rapide formaĉas ĝin.
Alia kapro vidis tion, kaj demandas: Ĉu tiu filmo estis bona?
La unua kapro respondas: Ne malbona; sed mi pli ŝatis la libron.
- Alan MENDELAWITZ, esperantoaustralia

Fantomo, ne nur laŭ nomo

Kruko: Ĉu vi scias kial fantomoj malbone mensogas?
Baniko: Kial do?
Kruko: Ĉar ili estas komplete "travideblaj"....
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Kiom daŭras?

Blondulino telefonas al turismagentejo:
- Ĉu vi scias, kiom daŭras la flugo de Novjorko al Losanĝeles?
- Nur unu sekundon...
- Dankon.
Kaj ŝi fermas.
- Adrian BOLDAN, per-esperanto-humuro

Juna leŭtenanto ĉevalrajdis kun sia amantino...

Juna leŭtenanto ĉevalrajdis kun sia amantino tra bela parko. La leŭtenanto estis tre sinpatia kaj tre enamiĝinta, sed la ĉevalo iom tro manĝis matene, ĝia stomako ekproduktis gason, kaj subite tio fariĝis aŭdebla. La juna leŭtenanto ruĝiĝis kiel sango, li ne sciis kion fari, finfine balbutis: Pardonu! Ne gravas, respondis la belulino, mi kredis ke faris tion la ĉevalo!
- Elio MIGLIORINI, "Esperanta Legolibro"

Amika rango en la sango

Kruko: Mi estas tre kontenta.
Baniko: Kial?
Kruko: Mi ĵus aliĝis al la Amikaro de Drakula.
Baniko: Ĉu vere? Kion oni devas fari por aliĝi?
Kruko: Oni simple sendas sian nomon, adreson, kaj sangogrupon.
- Rikardo CASH, liberaj-anekdotoj

Sana dum tuta vivo, jen bona objektivo

Kruko: Ĉu vi konas la sekreton kiel konservi bonan sanon dum la tuta vivo?
Baniko: Ne, kio estas?
Kruko: Mortu juna.
- Rikardo CASH, liberaj-anekdotoj

Foresto, sed ne forgeso

Jaĉjo, la verŝisto en la Verda Krepusko, diras al Kruko: Do, Baniko forestas pro afervojaĝo jam du semajnojn. Li iomete mankas al mi. Ĉu ne al vi?
Kruko: Pasas eĉ ne unu tago en kiu mi ne pensas pri li. Fakte, ankaŭ hodiaŭ mi tute ne pensis pri li....
- Rikardo CASH, liberaj-anekdotoj

Aŭto-anteno

Baniko: Kruko, kio estas tio?
Kruko: Tio estas mia aŭto!
Baniko: Ne, ne la AŬTO. La aĵo maldekstre sur la kapoto.
Kruko: Ho, tio! Tio estas memfarita radio-anteno.
Baniko: Tio estas malnova malpura vestarko!
Kruko: Multaj homoj uzas vestarkoj por radio-antenoj.
Baniko: Ne vestarkoj faritaj el LIGNO!
- Noel FLICKEN, liberaj-anekdotoj

Por kapto de fiŝo, ne helpos bakŝiŝo

Kruko: Mi provis novan logaĵon hodiaŭ. Mi uzis kaŭĉukajn vermojn.
Baniko: Kaj ĉu vi kaptis ion?
Kruko: Jes, kaŭĉukajn fiŝojn.
- Rikardo CASH, liberaj-anekdotoj

Kontraŭ morto — Taŭga vorto

Kruko agonias.
Jozefino plore demandas al la kuracisto: "Ĉu estas neniu espero?"
Kuracisto: "Dependas de tio kion vi esperas."
- Rikardo CASH, liberaj-anekdotoj

Perfektulo

"Ho, mi neniam trovos perfektan por mi viron!" plendas Lio. "Mi eĉ ne plu serĉas."
"Kian vi volus?" demandas Jozefino.
"Vi bone scias: iun sufiĉe sagacan por gajni multe da mono, kaj sufiĉe frenezan por elspezi ĉion je mi!"
- Alan MENDELAWITZ, esperanto-anekdotoj

Jen la steloj, kvazaŭ juveloj... aŭ nudeloj

Kruko kaj Baniko admiras somernoktan ĉielon.
Baniko: Foje kiam mi rigardas la stelojn, mi sentas min sensignifa.
Kruko: Kia koincido! Ankaŭ kiam MI rigardas la stelojn, mi sentas vin sensignifa!
- Rikardo CASH, liberaj-anekdotoj

Denove pri bopatrino...

Juna viro diris al sia patrino: "Panjo, mi decidis edziĝi. Pro la amuzo mi venos vespere al via hejmo kun 3 miaj amikinoj kaj petos de vi diveni kiun el ili mi elektis por edzino." La patrino (kiel ĉiam...) konsentis. Vespere la filo alvenis kun 3 ĉarmaj fraŭlinoj. Post la manĝo li demandis: "Nu, Panjo, kiu estas mia fianĉino?" "La rufharulino", respondis tuj la patrino. "Nekredeble! Kiel vi sciis tion?" Respondis Panjo: "Ĉar mi ne povas toleri ŝin."
- Josef SHEMER, liberaj-anekdotoj

Incitu, sed ne imitu

Kruko vizitas la zoon, kaj troviĝas antaŭ la gorila kaĝo kiam ekvento blovas polvon en lian okulon. Por forigi la polvon, li nature malsupren tiras la suban palpebron.
Subite, la gorilo en la kaĝo ekfrenezas, forŝiras la ferajn stangojn, saltas sur Krukon, kaj bategas lin ĝis senkonsciiĝo.
Kiam li rekonsciiĝas, li vidas ke la bestzorgisto metis la gorilon en alian kaĝon. Kiam li fine kapablas paroli, Kruko klarigas al la zorgisto la okazaĵon.
La zorgisto kapjesas, kaj klarigas ke en gorila lingvo, tiri la malsupran palpebron signifas "forfikiĝu".
Kvankam ne serioze vundita, Kruko tamen estas tre malkontenta, kaj planas manieron por venĝi sin.
La morgaŭon li aĉetas po du grandajn tranĉilojn, festoĉapetojn, festotrumpetetojn, kaj grandan kolbason. Li metas la kolbason en sian pantalonon, kaj rapidas al la zoo, ĝis la nove riparita gorila kaĝo.
En la kaĝon li ĵetas po unu tranĉilon, festoĉapeton, kaj trumpeteton.
Li scias ke simioj kaj goriloj tre emas imiti la homojn, do li surmetas sian festoĉapeton. La gorilo rigardas lin, rigardas la ĉapeton, kaj do surmetas ĝin sur sian kapon.
Tuj, Kruko prenas sian trumpeteton kaj blovas en ĝin. La gorilo prenas sian trumpeteron, kaj same faras.
Fine, Kruko prenas sian tranĉilon, elprenas la kolbason el sia pantalonon, kaj rapidgeste tranĉas ĝin dupeca.
La gorilo rigardas la tranĉilon en la kaĝo, rigardas sian interkruron, kaj... tiras sian malsupran palpebron.
- Rikardo CASH, liberaj-anekdotoj

Ne ĉiu festo estas bela gesto

Kruko: Ĉu vi scias kiel naskiĝtagoj similas al alkoholaĵoj kaj cigaredoj?
Baniko: Ne, kiel?
Kruko: Naskiĝtagoj estas agrablaj... sed tro multaj mortigos vin.
- Rikardo CASH, liberaj-anekdotoj

Rigardo sen hazardo

Joĉjo biciklas ĉirkaŭ la domaro, vantante sian kuraĝon al la kunluduloj. Li rapidege preterbiciklas ilin, kriante: "Rigardu, knaboj, sen la manoj!"
La amiĉjoj nur modere admiretas.
Li denove fulmrapide preterrulas, ĉifoje kriante: "Rigardu, knaboj, sen la piedoj!"
Iom pli da admiro amikflanke.
Kaj triafoje, tute freneze li preterraketas la knabojn, la biciklo subite glitas sur surstrata oleaĵo, kaj Joĉjo fluge frapatingas rubujegon.
La amikoj alkuras por helpi, sed Joĉjo propraforte ekstaras, fiere okulas la aliajn kaj diras: "Rigardzu, knavoj, sen la dzentoj!"
- Rikardo CASH, esperanto-anekdotoj

Juda svatisto

Svatisto (= edzperanto) venas al la juda malriĉulo Josel kaj diras: "Mi volas aranĝi geedziĝon al via filo." La malriĉulo respondas: "Mi neniam enmiksiĝas en la vivo de mia filo." La svatisto respondas: "Sed la knabino estas la filino de la granda juda milionulo Rotŝild." La patro diras: "Ho, en tiu okazo..."

Poste la svatisto iras al S-ro Rotŝild: "Mi havas edzon por via filino." Rotŝild: "Sed mia filino estas tro juna por geedziĝi." Svatisto: "Sed tiu junulo jam estas vicprezidanto de la Monda Banko..." Rotŝild: "Ho, en tiu okazo..."

Fine la svatisto iras al la prezidanto de la Monda Banko: "Mi havas por vi junan kandidaton por vicprezidanto." Prezidanto: "Sed mi jam havas pli da vicprezidantoj ol bezonate." Svatisto: "Sed tiu ĉi junulo estas la bofilo de Rotŝild." Prezidanto: "Ho, en tiu okazo..."

- Josef SHEMER, esperanto-anekdotoj

Judoj ĉiam gajnas

Pola buĉisto anoncas al vico de atendantoj: "Ne estas sufiĉe da viando por ĉiuj. Judoj... for hejmen!"
La judoj disiras plendante kaj la aliaj restas starante.
Post du horoj la buĉisto revenas: "Hodiaŭ tute ne estos viando. Ĉiuj... for hejmen!"
La homoj disiĝas. Unu el ili plendas: "Tiuj judoj, ili ĉiam gajnas."
- Josef SHEMER, esperanto-anekdotoj

Plimulto venkas

Unu el la kuracistoj de frenezulejo renkontis en la ĝardeno novulon kaj alparolis lin:
— Kial vi estas ĉi tie, amiko?
— Nu, sinjoro doktoro, tio rezultas el diferenco de opinioj. Mi asertis, ke ĉiuj homoj estas frenezaj, kaj ĉiuj aliaj asertis, ke mi frenezas. La plimulto venkis kaj tial mi nun estas ĉi tie.
- Leo De COOMAN, esperanto-anekdotoj

Dio prizorgos

Juda junulino (de ortodoksa familio) venigas unuafoje sian fianĉon Abrahamo al la gepatroj por vespermanĝo. Post la manĝo la patrino petas de la patro prezenti al la fianĉo diversajn enketajn demandojn.

La patro sidiĝas aparte kun Abrahamo kaj komencas "enketi":

Patro: "Kiuj estas viaj vivoplanoj?"
Abrahamo: "Mi studas en Jeŝivo." ("Jeŝiva": multjara juda seminaro por studi la religiajn skribaĵojn kaj ankaŭ por fariĝi rabeno).
Patro: "Tre bele, sed kiamaniere vi prizorgos materie mian filinon, kiu kutimas je sufiĉe alta vivnivelo?"
Abrahamo: "Mi studos kaj Dio zorgos por ŝi."
Patro: "Kaj kiamaniere vi povos aĉeti por ŝi belan geedziĝan ringon, kiun ŝi ja meritas?"
Abrahamo: "Mi koncentriĝos je la studado kaj Dio prizorgos tion."
Patro: "Kaj kiu prizorgos la estontajn infanojn?"
Abrahamo: "Ne zorgu, sinjoro. Dio prizorgos ankaŭ ilin."

Pludaŭris la interparolo, tiel ke je ĉiu demando de la patro la junulo respondis per la sama frazo: "Dio prizorgos tion".

Post kiam la fianĉo iris hejmen, la patrino demandis la edzon: "Nu, kion vi parolis kun li?" Respondis la patro: Li ne havas laboron; li ne havas planojn; sed la bona afero estas, ke li pensas ke mi estas Dio.

- Josef SHEMER, esperanto-anekdotoj

Ĝena odoro

Joĉjo trovis mefiton, kaj decidis fari ĝin dombesto.
"Sed kie vi metos ĝin," demandas lia amiketo Toĉjo.
"Ho, ĝi loĝos en mia dormoĉambro," respondas Joĉjo.
"Sed ĉu la odoraĉo ne estos ĝena?" scivolas Toĉjo.
"Ho," diras Joĉjo "ĝi simple devos kutimiĝi al tio!"
- Alan MENDELAWITZ, esperantoaustralia

Riĉa vortstoko

"Mia papago demetas kvadratajn ovojn," diras Kruko.
"Ĉu?!" miras Baniko. "Kaj ĉu ĝi ankaŭ povas paroli?"
"Jes, sed ĝi povas diri nur unu vorton."
"Kiun?"
"AJ!!"
- Alan MENDELAWITZ, esperantoaustralia

Pezo

Josele eniras poŝtoficejon por sendi pakaĵon al sia edzino.
La poŝtisto: "La pakaĵo estas tro peza. Vi bezonos alian poŝtmarkon!"
Josele: "Kaj ĉu tio faros ĝin malpli peza?"
- Josef SHEMER, esperanto-anekdotoj

Ĉe hotelo

Turisto, promenanta apud hotelo, demandas belan knabinon:
- Ĉu vi parolas angle?
- Nur iomete.
- Ĝuste kiom?
- Ducent dolarojn.
- Alexey KOZLOV, esperanto-anekdotoj

7 Novembro 2005 modifita, de Ailanto kompilita.