Das Reisen


Eisenbahn
Flughäfen
Fulda
Luftfahrt
Orte
Straße
reisen: to travel
das Reisen: travel, travelling
die Reise: trip, voyage, journey
die Reisen: travels

Fulda

Hotelo-kongresejo "Esperanto"

La centragermana urbo Fulda povas ĝoji pri malfermo de hotelo kaj kongresejo meze de 2005. Nenio speciala? Tamen jes, ĉar ĝi estos baptata "Esperanto".

La hotelestro Leo Groll planas per "Esperanto" venigi kongresojn, foirojn kaj TV-okazaĵojn al la orientheslanda barokurbo. La tuta ejo disponas je salono por 4500 personoj, kvarstela hotelo kaj multfunkcia halo; tuj apude troviĝas moderna banejo.

Ĉu Groll estas esperantisto? "Tiun hoteliston probable ne speciale interesas nia lingvo. Plej verŝajne li elektis la belsonan nomon, ĉar la kongresejo troviĝos en la Esperanto-strato, — klarigas germana esperantisto Dirk Bindmann kaj aldonas: — Jam nun ĉiutage miloj da fervojaj vojaĝantoj en Fulda konscie aŭ subkonscie legas mencion de Esperanto, ĉar unu el la stacidomaj elirejoj nomiĝas Esperantostrato".

Tute alian ideon havas alia germana esperantisto, Robert Bogenschneider. Ĉu la kongresejo, kiu situos tuj apud la trajnhaltejo kaj tiamaniere ebligos al milionoj da pretervojaĝantoj rimarki la nomon "Esperanto", ne taŭgus por Esperanto-kongreso?

Eble ne devas esti tuj Universala Kongreso, sed Germana Esperanto-Kongreso ja povus tie gasti por testi "Esperanton".

- La Ondo de Esperanto #111 (2004/1)

Orte

Straße

Luftfahrt und Flughäfen

Eisenbahn

MODELLBAHN (Hamburg) - Im Hamburger Hafen entsteht eine der größten Modellbahn-Anlagen der Welt. Der erste Bauabschnitt wird auf 260 Quadratmeter Fläche im August 2001 eröffnet, beim Bau des zweiten 190 Quadratmeter großen Teils werden die Besucher dann zuschauen können. Nach Fertigstellung rollen insgesamt 400 Züge mit 6000 Waggons, gesteuert von zehn Computern, durch die von rund 3000 kleinen Bauwerken geprägte Landschaft. Besucher können aktiv eingreifen.

Am 31. Dezember 2008 aktualisiert, von Ailanto.