Goo


GO-O/(Ĉine) VEJĈIO : ... Goo estas ludata sur ligna tabulo, kies surfaco estas kvadratumita per nigraj linioj vertikalaj kaj horizontalaj tiel, ke ili formas 361 krucpunktojn, sur kiuj oni povas meti 180 blankajn kaj 181 nigrajn "ŝtonojn". La ludantoj estas du. La ekstra nigra ŝtono indikas, ke la nigra ludanto faras la unuan movon en la komenco de ludo. Ĝenerale, la pli sperta uzas blankajn ŝtonojn. La ludantoj alterne metas sian ŝtonon sur iun el la krucpunktoj de la vertikalaj kaj horizontalaj linioj, kiuj ankoraŭ ne estas okupitaj. La celo de la ludo estas gajni kiom eble plej multajn krucpunktojn, t.e. pli vastan spacon ol la kontraŭulo...

GOBANGO : interesa ludo de du personoj per uzo de go-tabulo kaj ŝtonoj. Ili celas meti "kvin ŝtonojn en unu rekta linio" egale, ĉu horizontala, vertikala aŭ diagonala, malhelpante al sia parulo atingi la saman celon.

T. Nakamura, Enciklopedieto Japana, p 50-51
14 Februaro 2010 modifita, de Ailanto verkita.