Muziknotoj : Amplifiki : Ĉu ne?


La puŝĉareto
Promesoj

Note: First stanza is not in booklet. When I figure out the end of that first line, print nicely and paste in booklet.

Posttagmeze [?]
Mi vekiĝas pro la sun'.
Mi hieraŭ restis, ĉe amikoj ĝis maten'
Estas varme tre ekstere
Mi kuŝas ĝis la tria hor'
Mia kapo pezas, kaj la buŝo sekas.

Mi iras kuirejen por iometa manĝ':
Telero da kaĉo, du tasoj da kaf'.
Ree mi decidas ke mi morgaŭ novan vivon komencos!

Urben lace mi promenas, eble al naĝej' aŭ plaĝ'.
Mi devus jam labori, sed mi ne emas ion ajn.

La vespero: ĝi alvenas, mi revenas al la hejm'.
Provas legi, sed la libro! Ĝi ne interesas min.

Tro multaj libraĉoj legitas jam de mi!
Mia malvarmujo, nun malplenas ĝi!
Ree mi decidas ke mi morgaŭ novan vivon komencos!

Nur vi estas ŝanco mia
Mi perdis kapablojn pentri:
Jen kuŝas blanka folio.
Ĉu eblas pentri sentojn,
Se sentas vi nenion?

Mi perdis kapablojn kanti:
Silentas animo mia.
Ĉu eblas kanti vagante
Sen kredo pri bono ia?

Ne povas mi rememori
Pri hieraŭaj tagoj:
Mi perdis kapablojn plori,
Ĉu povas vi imagi?
Mi perdis kapablojn plori,
Ĉu povas vi imagi?

Mi helpon bezonas vian,
Ĉu povas vi min kuraci?
Vi estas memoro mia,
Nur vi estas mia ŝanco.

Kaj eble vi povas respondi
Al unu demando mia:
Pro kio en la mondo
Ni perdas unu alian?

Vi miajn manojn prenos,
Forpelos mian doloron,
Mi scias...
Respondoj alvenos matene:
Mi havas esperon ankoraŭ.
Respondoj alvenos matene:
Mi havas esperon ankoraŭ.

Vi miajn manojn prenos,
Forpelos mian doloron,
Mi scias...
Respondoj alvenos matene:
Mi havas esperon ankoraŭ.
Respondoj alvenos matene:
Mi havas esperon ankoraŭ.

Mi havas esperon ankoraŭ.

Lunlumo
Nokturno
Karino mia, estos nun la lasta nokto, kiam mi havos vin.
Baldaŭ malfruiĝos, la tempo de la ombroj venos -
sekvota de mateno.

Mi ĉiam ŝatis la nokton plej ĉar tiam ĉio ŝajnas alia ol tage.
La fabeloj, ĉiuj belaj rakontoj tiam
iĝas veraj kaj mi povas esti.

Tiel libera, kiel birdoj en ĉielo; nenion timas mi!
Nokte mi sentas min forta kaj sekura
kaj mi pensas tiel klare!

Karino mia, estos nun la lasta nokto, kaj vi jam mankas al mi!
Morgaŭ vi iros kaj mi ne scias ĉu mi
iam rajtas revidi vin.

Kelkajn semajnojn vi al mi donacis, tial mi dankas vin!
Ĉi tiuj tagoj certe estis la plej belaj
de mia viv'.

Kelkajn semajnojn vi al mi donacis, tial mi dankas vin!
Ĉi tiuj tagoj certe estis la plej belaj
de mia tuta viv'.

Mi volas ŝin (1991)
Harare ŝi nigras kaj blankas la dentar'
Iom diketa - laŭ konata ideal':
Ĉu vi vidas ŝin?
(Jes mi vidas ŝin!)
Ŝi batigas mian koron, evidentas la kial'
Se vi vidas ŝin.

Okulojn ŝi frapas dum eta promenad'
Per simpla apero, kaj sciu kamerad',
Ke mi volas ŝin!
(Ĉu vi volas ŝin?)
Ŝi elprenas mian emon,
Evidentas la kial'
Por mi voli ŝin.

Rigardu ŝiajn movojn paŝante sur la strat'!
Alvenas ĉiam vortoj kiel plaĉo kiel ŝat'.
La lipoj ŝajnas dolĉaj, kiel gust' de la pralin',
La besto en mi krias:
Mi volas ŝin!

Mi forte tremas kiel folio en la ŝtorm'
Dum ŝia proksimiĝo, kiel sonĝ' de bela dorm'
Ĉu komprenas vi?
(Vin komprenas mi!)
Ŝi devigas ian agon
Kaj tre simplas la kial'
Ĉar mi volas ŝin

Rigardu ŝiajn movojn paŝante sur la strat'!
Alvenas ĉiam vortoj kiel plaĉo kiel ŝat'.
La lipoj ŝajnas dolĉaj, kiel gust' de la pralin',
La besto en mi krias:
Mi volas ŝin!

Hieraŭ mi eksentis min plena je la fort'
Por trovi ŝian hejmon kaj frapi sur la pord'.
Imagu la surprizon: aperis gaja ŝi
Kaj flustris min orelen: "Vin volas mi!"

post 50 jaroj
Harare ŝi grizas, kaj nigras la dentar'
Iom tro dika por mia ideal'
Tamen mi volas ŝin
(Ĉu vi volas ŝin?)
Jes ŝi batigas mian koron, evidentas la kial'
Ĉar mi amas ŝin

Jes mi amas ŝin!
(Ĉu vi volas ŝin?)
Jes mi emas ŝin!
(Ĉu vi ŝatas ŝin?)
Jes mi adoras ŝin!
(Ĉu vi admiras ŝin?)
Jes, eĉ tion, jes,
Ĉar ŝi elprenas mian emon - kaj pro simpla kialet':
Ĉar mi amas ŝin.

Vi
Vagabond'
Multaj homoj strebas al povo kaj al mon'
Tamen daŭre sklavas sub ĉefo kun ordon'
Kvazaŭ ili estus batitaj de baston':
Mi pli bone estu vagabond'.

Al certaj uloj plaĉas domo en kampar'
Aliaj nur gajiĝas per fumo de cigar'
Iuj serĉas amon per sono de gitar':
Mi pli bone estu vagabond'.

Vivo la malnova: mi forgesis jam pri ĝi.
Lernejo aŭ laboro, ĉion regis la horloĝ'
Kaj vere emis mi ŝanĝegon, drastan tian kaj nur tuj
Irado de la suno estras min en nuna loĝ'.

Granda ar' sekvadas matĉojn de futbal'
Kaj kutiman penon por gajno de pokal':
Ili estu Inter, Benfica, Arsenal,
Mi pli bone restu vagabond'

Sur la ŝultroj kuŝas nun la eta propra dom',
La plej luksa aĵo eble estas la kusen',
Sed riĉa jam estas nur pro fakto ke la tuta ter'
Atendas min post pluva nokt' kun suno en maten'.

Ŝuldoj en la bako ĝis fino de la viv'
Nur pro kolektado de modellokomotiv'?
Ĉiuj ni ja sonĝas laŭ propra prespektiv'
Kaj mi plej bone restos vagabond'. Kaj mi plej bone restos vagabond'. Kaj mi plej bone restos vagabond'.

Direndaj vortoj
Vi aŭdas ion pri kio mi volus silenti,
sed mi devas rakonti.
Vi estas longe mia kara amiko,
la virino kiun mi amis plej.

Ĉu vi daŭre nun memoras kiel ni kuniĝis?
Mi neniam povos forgesi!
Pli proksimaj ol vi, neniu povos iĝi,
nenio povis veni inter ni.

Ĝi estis amo, kaj dolĉa vivo;
la unu aĵo kiu gravis.
Ni kaj bezonis kaj amis nin,
unu la alian feliĉigis.

Kvankam ni ja ankaŭ iam forte kverelis,
ni tre facile nin pardonis.
Ni unu la alian karesis eĉ stratmeze,
ni ĉiam promenis manenmane.

Sed nu ŝajnas kvazaŭ ni ne povas paroli,
aŭ ĉu ni ne povas aŭskulti?
Estas kiel ni ĉion ĉiam miskomprenas,
nenio restas krom doloro.

Kie estas amo - la dolĉa vivo?
Ĉu ni devas vivi kiel fremduloj?
Ĉu ni klopodu? Ĉu ni parolu?
Ĉu ni ankoraŭ fidu nin?

Mi ne scias kiel ni nun povas daŭrigi,
sed io devas okazi.
Aŭ ni estos solaj, aŭ ni estos denove
la paro kiu estis antaŭ longe.

Nu ĉu ni provu novajn vojojn?
Se ne, mi eble devas iri for.
Jenon mi kredas: ni devas strebi
por almenaŭ povi reprovi.

Mi sopiras
Mi sopiras kiam vi forestas,
Mi malbonas kiam vi apudas,
Ie restis niaj gajaj festoj
Kiel hela kaj foira budo,

Ĉu rimarkis vi, ke malaperis
Niaj sentoj? Nur kutimoj restis,
Nur malnovaj kantoj en kajero,
Nur leteroj varmaj kaj modestaj.

Ni akiris multajn gravajn aĵojn:
Ĉu memoras ni por kiu celo?
Ni atingis altan vivetaĝon,
Sed ne hejmon havas ni, hotelon.

Vi silentas, vi senvorta estas,
Nur rideto la vizaĝon ludas...
Ĉu sopiras vi se mi forestas?
Ĉu malkovras vi kiam mi apudas?

Paco
kaj Milit'
Eksilentis ĉiuj, viro kaj virin':
Aŭdeblis por ili dum frua maten'
En la tuta urbo alarm' de siren'.

De l'aero venis granda murdmaŝin',
Bomboj ekfalis sur kapo de hom',
Fariĝis nur pecoj trafita nun dom'.

Antaŭ kelkaj horoj
Alvenis ordono de la general':
Ataku la urbon, malgravas kial'...

En sekreta ĉambro
Ridetis ministroj al la prezident':
Brindoj al ĉiu por la propra gent'!
Samtempe la salvoj miksiĝis kun kri'.
Kreiĝis en urbo murdistsinfoni'.
De l'ĉielo la fajro trafis ĝin nun:
Eĉ kuŝis en ombro la sun'.

Venu fino nun de la milit'!
Venu fino nun de ĉi tiu rit'!
Ĉirkaŭe mi vidas en nomo de Di'
La teron por ĉiu de ni
Malsekan de sango de la amikar'
Ĉu venas fino nun?

Post la fulmatako:
Patrinon alvokas ploranta infan',
Surstrate ŝutitaj brako kaj man'...

En la tuta urbo
De domoj kaj parkoj, placoj kaj palac',
Nur restas ruinoj por tempo de pac'.

Pro dek da minutoj nun jaron post jar'
Suferos nun ĉiuj de la loĝantar'.

Junaj kripluloj viktimoj de l'atak'
Ĝin pagis per krur' kaj brak'.

Ĉu nun venas fin' de milit'?

Ĉu ne?