LA KVIETA PASIO =============== Brilas steloj helaj en la firmamento Kaj kampofajro brulas kun favor'. Samideanoj, kantu en kresĉendo Eĉ se ankoraŭ ne tre laŭtas sonor'. Kredas homoj; iam venos estonteco Por ke komprenu ĉiuj inter si. Sed vanas revo, venos la sukceso Nur per penado kaj obstina pasi'. Eĉ se multaj mortos, estos dispremitaj, Postsekvos ilin plua milion'. Transvivos forte semoj dissemitaj Kaj iam kreskos nova freŝa burĝon'. Tenu ni la torĉon en la mano alte. Nin ne timigos baroj nek danĝer'. Ni plu marŝados daŭre kaj senhalte Kaj ĉiam gardas nin la stel' de mister'. Paco kaj libero, vivo en progreso Al ĉiuj homoj sur la tuta ter'. La mondon regos amo kaj frateco. Jen nia revo, nia granda esper'.