LIPRUĜO TERURAS MIN =================== Kiam ankoraŭ estis mi infano, iam murmuris franjo dum la bano: "Lipruĝon do finfine uzi provos mi, ĉar tiel ĉarman knabon kapti povos mi." LIPRUĜO TERURAS MIN! Tuj najbare loĝis amikino, ludis ni intime laŭ kutimo. Lipruĝon metis ŝi en la infana fest', ignoris min subite kun majesta gest'. LIPRUĜO TERURAS MIN! Estis mi en universitato, ĉarmis la knabinoj je korbato. Lipruĝon ili tuj aplikis sen diskut', rapide ŝrumpis la poentoj en la stud'. LIPRUĜO TERURAS MIN! Iris mi al dolĉa rendevuo en arbaro for de urba bruo. Lipruĝo tamen min repuŝis al hezit', sen kiso mi foriris spite de l'invit'. LIPRUĜO TERURAS MIN! Kaj en ĉambro kaj en necesejo, en vagono kaj en kongresejo, lipruĝon la virinoj ŝmiras kun fervor', kaj flatas viron per koloro kaj dekor'. LIPRUĜO TERURAS MIN! Kio ajn okazas en la mondo, ĉio palas trans la horizonto, Lipruĝo ŝajnas ĉefa zorgo por virin', ja kvazaŭ tio estus por ŝi la destin'. LIPRUĜO TERURAS MIN! LIPRUĜO TERURAS MIN!