Muziknotoj : La Mevo : Vizaĝoj


Mon AVIDA
Mon AVIDA naskiĝis en tiu malpura strat' La Ĉiel'
Kie en infanaĝ' ludis li en balaaĵ'
Nun li alparolas al infanoj malriĉaj
"Imagu multe da pan', multe da mon'
Por havi lunĉon, por havi feliĉon!"

Tra la strato scias ĉiuj pri Mon AVIDA
Granda domo lia ĉiutage ofte sidas sur onidiroj
Lin demandas iu, "Kial vi ne loĝas tie, sed en hotel'?"
"Aĉetis mi karan meblon, tamen ne familion!"

Mon AVIDA havas multe da mon'
Per kio li aĉetis landon en la mond'
Per kio li gajnis monon el la mond'
Per kio li donis amon de diabloj, larmon de anĝeloj
De kie devenas tiom da mon'?

Mon AVIDA invitas Pop MUZIKA al sia granda dom'
Estas plenigita de karaj mebloj lia dom'
Neniu estas krom la du, tamen Mon diras mallaŭte
"Komponu novan kanton pri mi por mi
Se ne, diru, kio restos post mia mort'?"
Diras Mon, ridetas kiel infan'

Mon AVIDA havas multe da mon'
Per kio li aĉetis landon en la mond'
Per kio li gajnis monon el la mond'
Per kio li donis amon de diabloj, larmon de anĝeloj
De kie devenas tiom da mon'?

Duon INFANA
Se vi rememoras min, rememoru monstron
Kiu havas infanan koron kaj plenaĝulan korpon
Se vi rememoras mian tutan vivon, rememoru farsulon
Kiu forgesas ridigi la alian

Plenaĝuloj ne komprenas kion mi faras
Mi ne komprenas vivon de Kun ESPERA
30-jara infano en la ĉambro
30-jara plenaĝulo trans la muro
Nun la tempo de la fino de mia farsado

Vivo mia estas en la ĉambro
Trezoro mia estas trans la muro
La ĉambro ne havas grandan pordon
La muro ne havas eĉ unu disfendon

Pure blua ĉiel' malantaŭ nigreblanka virina portreto
Video-leteroj malordigitaj sur ruĝa malseka planko
Sutrado kurioza de Pop MUZIKA el infero
Sonorado de pordo-tintilo, kio venas kvazaŭ el 2km

Miaj najbaroj ne komprenas kiom mi diras
Ne allogas mi virinon per tio
30-jara infano en la ĉambro
30-jara plenaĝulo trans la muro
Nun la tempo de la fino de mia farsado

Vivo mia estas en la ĉambro
Trezoro mia estas trans la muro
La ĉambro ne havas grandan pordon
La muro ne havas eĉ unu disfendon

Ver BELA
Bluo de maro ŝanĝiĝos neniam
Kiam venos du someroj
Mevoj en tiu sceno
Bluo de maro en mia kor'
Kaj portreto de geamantoj
En nigreblankaj fotoj
Bluaj okuloj de Ver BELA
Kiam nuliĝos magio de somer'?

Vera beleco trovas sin en blu'
La alia vizaĝo de somer'
La alia okulo de vi
La alia magio de somer'

Scen' neniam rifuzas homon, sed...
Ja hom' rifuzas situacion
La maro antaŭ miaj okuloj estas nigra
Sed la maro en mia koro estas blua
Ploranta krio de la maro
Bluaj okuloj de Ver BELA

Kun ESPERA
Mi havis fakte deziron kaj esperon
Sed ne povis ne pensi pri lia vivo
Ne revo por morgaŭ
Sed pano por hodiaŭ
Mi vundis neniam la alian
Sed nur hardis min vunditan
Mi nur imagis min dancanta sur scenejo

Eĉ se revon kaj toleremon
Eĉ se imagon por morgaŭ
Ne hodiaŭ por vin riproĉi
Sed morgaŭ por min kredi
Oh, jes

Mi havis fakte aspiron kaj sopiron
Sed nur paŝiris antaŭen paŝ' post paŝo
Ne revo kun ja kompenso
Sed realo kun asekuro
Mi ne konkuris kun la alia
Sed nur kondutis laŭ mia kredo
Mi nur imagis min dancanta sur scenejo

Eĉ se revon kaj toleremon
Eĉ se imagon por morgaŭ
Ne hodiaŭ por vin riproĉi
Sed morgaŭ por min kredi
Oh, jes

Nikola KOLA
Mi povas diri, povas krii, povas konfesi al vi
Venos baldaŭ, venos morgaŭ, venos mia kristnask'
Ankaŭ infan', ankaŭ satan', ankaŭ puritan' ambaŭ
Venas al mi, venas al vi, venas al ŝi, ĉie ajn
Verda ruĝa blanka nigra blua bluzoj kun knabin'
En halo de balo
Anataŭvespero de kristnask' por mi

Mi devas noti, devas gasti, devas atendi vin
Sankta Nikola' venos al mi kun donaco kola'
Ankaŭ patro, ankaŭ pastro, ankaŭ la Majstro ambaŭ
Dancas kun mi, dancas kun ŝi, dancas kun Di', ĉie ajn
Luksa kara multekosta mola toksa bluzoj kun knabin'
En halo de balo
Antaŭvespero de kristnask' por mi

Iu ajn, bone, ie ajn, bone, ĉirkaŭ jen bona balejo
Mi dancas kaj dancas
Kaj ŝi dancadas ĝis morgaŭ
Ah, ah, nur por hodiaŭ
Antaŭvespero de kristnask' por mi
Antaŭvespero de kristnask' por mi

Neni EBLA
Muziki volis mi kaj prenis pianon
Kaj tamen nun nur meblo de mia ĉambro
Mi volis korespondi kaj komencis nian lingvon
Tamen akumulas jam respondoj ne senditaj
Mi volis veturvojaĝi kaj aĉetis aŭton
Tamen mi nur purigas ĝin en ĉiu dimanĉo
Mi ne scias, mi ne scias kion mi volas

"Faru kion vi volas"
Tamen jam sentiĝas mallibereco
"Agu kiel vi volas"
Tamen jam ekzistas regularo
Ja homoj devas ĉiam elekti unu el ili:
Libereco en prizon', aŭ soleco en ĉiel'

Danci volis mi kaj trovis paron
Kaj tamen jese diris al mi nur kelkaj viroj
Telefoni volis mi kaj prenis parolilon
Sed ŝia numero ne venas al mia kapo
Skribi volis mi kaj trovis tajpilon
Tamen ja nenio por konfesi al ŝi
Mi ne scias, mi ne scias kion mi volas

"Faru kion vi volas"
Tamen jam sentiĝas mallibereco
"Agu kiel vi volas"
Tamen jam ekzistas regularo
Ja homoj devas ĉiam elekti unu el ili:
Libereco en prizon', aŭ soleco en ĉiel'
Mi ne scias, mi ne scias kion mi volas