Vizaĝon supren


SAKAMOTO Kyu

Vizaĝon supren
kaj paŝu ĝoje
por ke la larmoj ne falu surteren.
La printempa hor'
vivas en kor'
en la vespero soleca.

Vizaĝon supren
kaj paŝu ĝoje
eĉ se de larmoj nebulas la steloj.
La somera hor'
vivas en kor'
en la vespero soleca.

Ŝvebas la feliĉ' super nuba kurten'.
Ŝvebas la feliĉ' en ĉiela ĝarden'.

Vizaĝon supren
kaj paŝu ĝoje
por ke la larmoj ne falu surteren.
Paŝis en langvor'
mi kun veplor'
en la vespero soleca.

La kanto Vizaĝon supren aperis en Japanio dum la jaro 1961, kaj iĝis tre populara en Usono dum la jaro 1963. Usonanoj konis ĝin per la nomo SukiyakiThe Sukiyaki Song; la Japanlingva nomo estis Ue O Muite Aruko (Mi piediras rigardante supren). Rokusuke Ei verkis la vortojn, Hachidai Nakamura verkis la sonojn, kaj SAKAMOTO Kyu kantis.

En sia 43a jaro, Kyu kaj 519 aliaj homoj mortis kiam JAL Flugo 123 kraŝis sur monto apud Tokio, la 12an de aŭgusto 1985.

En la 3ZZZ-programo de la 11a de aprilo 2005, Alan BISHOP kantis na Vizaĝon supren, kaj memorigis min pri Sukiyaki kaj inspiris min krei ĉi tiun retpaĝon. Jen lia kanto: VizaghonSupren.mp3.